Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nacia Parko Ecrins - Vikipedio

Nacia Parko Ecrins

El Vikipedio

Enhavo

[redaktu] Historio

Kreita la 27an de marto 1973 laŭ la aktuala franca leĝo, Nacia Parko Ecrins estas la kvina nacia franca parko. Jam en 1913 ŝtata oficejo de Akvo kaj Arbaroj kreis parkon Bérarde sub la impulso de Franca Alpa Klubo. En 1995 en ĝi oni kreis la unuan francan integralan naturrezervejon Lauvital.

[redaktu] Geografio kaj geologio

Nacia Parko Ecrins kovras 270000-hektaran areon, en kiuj la centra zono okupas 91800 hektarojn. Ĝia teritorio etendiĝas en du francaj departementoj Isère kaj Hautes-Alpes, inter la urboj Gap, Grenoble kaj Briançon. La riveroj Romanche norde limigas la parkon, Guisane kaj Durance oriente kaj sude, kaj Drac okcidente. La montaro Ecrins estas altmonta regiono kun pli ol cent pintoj kiuj superas 3000 m, inter kiuj menciindas la plej alta Barre des Ecrins (4102 m) kaj aliaj famaj: Meije, Rateau, Pelvoux, ktp. La glaciejoj okupas grandan 17000-hektaran surfacon. En larĝajn valojn ili longe skulptis la sedimentajn petrojn (kalkoj, skistoj, grejsoj) kiuj sudokcidente kovris la malnovan soklon, kaj la kristalajn kaj metamorfajn petrojn (granito, gnejso) norde kaj okcidente en tipajn glaciejajn U-valojn.

[redaktu] Flaŭro

La parko enhavas 1800 plantspeciojn, inter kiuj 146 estas protektataj kaj 216 kuŝas en ruĝaj listoj de minacataj plantoj. La vegetaĵaro suferas multajn ege diversajn flaŭrinfluojn:

  • mezeŭropa: multaj komunaj europaj plantoj, precipe en arbaroj, estas oftaj en la parko (Martagonlilio, Cipripedio, multaj arbaraj plantoj, ktp)
  • arktoalpa: post la glaciepokoj, kelkaj plantoj rifuĝis en altaj zonoj, precipe sur ŝtonoj, en herbejoj kaj marĉoj (Driado, pluraj Ciperacoj, nanaj salikoj, ktp)
  • monta: estas multnombra aro da plantoj kreskantaj nur sur montoj (Leontopodo)
  • mediteranea: la rivero Durance ebligas eniron de multaj mediteraneaj plantoj en la montaron
  • mediteranemonta: plantoj oftaj precipe sur la sudaj deklivoj
  • stepa: en kelkaj sudokcidentaj valoj la klimato vintre malvarma, somere varmega sen multe da pluvo, kaj la malfermo sur Oriento favoras stepajn plantojn (Vulpovosta astragalo, Montpulsatilo, ktp)
  • endemiaj: La altaj naturaj baroj kreas apartajn vivkondiĉojn protektatajn de eksteraj influoj. Tio favoras pli malpli endemiajn plantojn kiel la fama Berardio lanuga aŭ la Delfina potentilo

[redaktu] Faŭno

La nombron da animalaj specioj en la parko oni ne precize konas, oni tamen konas 343 vertebrulojn. 299 estas protektataj ĉu je nacia ĉu je regiona nivelo. La sovaĝeco de montaro Ecrins ebligis la naturan revenon de la Linko, kiel ankaŭ de aliaj bestoj: la Gipaeto ekde la reenkonduko en Savojo aŭ la Gipo el Cevenoj. La parko ankaŭ riĉas je vespertspecioj, predbirdoj, papilioj, rampuloj, amfibioj.


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com