Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Miroslav Skála - Vikipedio

Miroslav Skála

El Vikipedio

Miroslav Skála (naskiĝis la 6-an de aprilo 1924 en Brno - mortis la 24-an de februaro 1989 en Brno per memmortigo) estis ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto.

Miroslav Skála studis gimanzion en Kyjov. Dum la dua mondmilito li estis laborigita de la faŝisma reĝimo en brunkarba minejo. Post la milito li studis filozofian fakultaton en Brno, fakojn ĉeĥa lingvo, rusa lingvo kaj teatrologio. Poste li fariĝis instruisto, sed ekde 1954 li laboris kiel literatura redaktoro de Ĉeĥoslovaka Radio. Kune kun Vladimír Fŭ kaj Vlastimil Pantůček li formis triopon, kiu kreis serion da sukcesaj programeroj.

En 1959 ili komune fondis satiran teatron Večerní Brno (Vespera Brno), kie Skála aktivis kiel aŭtoro. (Nun la teatro apartenas al la mimo kaj aktoro Boleslav Polívka).

Post 1968 Skála devis forlasi la radion de Brno (laŭ certaj informoj pro politikaj motivoj, laŭ aliaj pro nerva malsano) kaj fariĝis lektoro de pupteatro Radost, eĉ li gvidis marionetojn. En 1974 estis aljuĝita al li parta invalida pensio kaj ekde tiu tempo li dediĉis sin al literaturo.

Malgraŭ negaja sorto kaj trista morto liaj verkoj estas plenaj de humuro.

La vorto „skála“ en la ĉeĥa signifas „roko“.

Enhavo

[redaktu] Verkoj

  • Svatební cesta do Jiljí (Nuptovojaĝo al Jiljí, 1972)
  • Cesta kolem mé hlavy za 40 dnů (Vojaĝo ĉirkaŭ mia kapo dum 40 tagoj, 1979 - el psikiatria sanatorio)
  • Uvěřitelné příběhy Doktora Papula (Kredeblaj aventuroj de doktoro Papul, 1981 - bonhumora rakonto pri gejunuloj, kiuj travivas semajnon en montara kabano)
  • Holubník na odvrácené straně Měsíce (Kolumbejo sur la kaŝita flanko de la Luno, 1984)
  • Tamtamy (Tamtamoj, 1986 - sci-fi)
  • Moji dvojníci (Miaj similuloj, 1994)
  • Strašidlopis (Fantomologio, 1998)
  • Malé mozkové příhody (Malgrandaj cerbaj eventoj - neeldonita)

[redaktu] Dramoj

  • Charleston v 6 hodin ráno (Chaleston je la sesa matene, 1961)
  • Pozor, hodný pes (Atentu pri bonkora hundo, 1961 - kune kun Vladimír Fŭ)
  • Anděl na střeše (Anĝelo sur tegmento, 1961 - kun Vlastimil Pantůček
  • Drak je drak (Drako estas drako, 1963 - kun Vladimír Fŭ kaj Vlastimil Pantůček - tre sukcesa satira komedio)
  • Angličan na rožni (Anglo sur rostilo, 1969)

[redaktu] En Esperanto

  • Kredeblaj aventuroj de doktoro Papul (esperantigita de Jan Smejkal, sed neeldonita)

[redaktu] Filmigita

  • Svatební cesta do Jiljí (Nuptovojaĝo al Jiljí - televida filmo (1983) kun Josev Abrhám kaj Libuše Šafránková, reĝisoris Hynek Bočan)
  • Cesta kolem mé hlavy (Vojaĝo ĉirkaŭ mia kapo - [91984]] kun Ondřej Havelka, reĝisoris Jaroslav Papoušek)
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com