Matiaso
El Vikipedio
Matiaso estas vira persona nomo, uzata en Esperantio.
Ĝi estas alia formo de la nomo Mateo, do vidu ankaŭ tiun artikolon. Verŝajne Matio estas alia formo de Matiaso
Origino kaj signifo de la nomo: (greke) Matiaso devenas el la biblia nomo Mattathias kaj (hebrea) Mattithiah, kiuj signifas "Donaco de la Dio" aŭ "Donaco de la Moŝto" kaj originas el la hebrea nomo Mattitjah ("donata de Jahveo").
- (katolika): 14-a de majo (en Germanio 24-a de februaro, en Trier 18-a de julio )
- (evangelika): 24-a de februaro
- (anglikana): 14-a de majo aŭ 24-a de februaro
- (ortodoksa): 9-a de aŭgusto
- (kopta eklezio): 4-a de marto
[redaktu] Nacilingvaj formoj
Ĉi tie estas listigitaj nur la formoj uzataj en nacilingvaj tradukoj de La Agoj de la Apostoloj 1:23-26; aliajn formojn trovu en la artikolo pri Mateo.
- Матфия (Matfia) (ruse)
- Maciej (pole)
- Matias (portugale)
- Matías (hispane)
- Matthias (angle, france, germane)
- Mattia (itale)
- Mátyás (hungare)
[redaktu] Famaj nomportantoj
- Matiaso la 1-a, reĝis en Hungario (1458-1495) kaj estis reĝo de Bohemio (1469-1495)
- Matiaso la 2-a Reĝo de Bohemio (1612-1619) kaj Hungario (1608-1618)
- Sankta Mattias
- Mátyás Rákosi, komunisma diktatoro en Hungario