Malnov-koloniaj menoanoj
El Vikipedio
religio > abrahamismo > kristanismo > anabaptismo > menonitismo > meksikaj menonitoj
Je la 20aj jaroj de la dudeka jarcento, menonanaj familioj, kiuj ĵus venis al Manitobo, Kanado el Rusio ekkomencis elmigri denove, sed ĉi-foje el Kanado al Cuauhtemoc, Meksiko. En Manitobo, la registaro kun la celo de anstataŭigi la francan lingvon per la angla, deklaris kontraŭleĝa ĉiun instrutadon lernejan per lingvo neangla. Ĉi tiu nova leĝo kolerigis ne sole la franceparolantojn sed ankaŭ la rusajn menonanojn kiuj instruadis siajn infanojn en germanaj lernejoj. Kiel rezulto de la leĝo, multaj familioj formigris al Paragvajo kaj Meksiko.
En Meksiko, la menonanoj sukcesis gardi sian germanan dialekton, la platdiĉa.