Lumantaj bestoj
El Vikipedio
La lumantaj bestoj havas organon, ĉe kies metabolo estiĝas lumanta materialo. El tiu metabola produkto, per enzima transformado, la ĥemia liberiĝanta energio tranformiĝas al lumenergio (bioluminesko). Parto da bestoj mem produktas la lumantan materialon (luciferino). En ĉirkaŭ 40 bestaj ordoj estas specioj kapablaj lumi. Ili vivas ĉefe en maro, kelkaj surtere, sed neniu en dolĉa akvo.
La lumanta organo de insektoj Pyrophorus noctilucus (lumanta piroforo) el Sud-Ameriko kaj Lampyris noctiluca (granda lumskarabo/lampiro) el Eŭropo estiĝas el graskorpetoj.
Luciolo (Luciola) estas genro de insektoj, el la ordo de koleopteroj, portanta lumantajn organojn. Tre parenca al lampiro, sed vivanta en suda Eŭropo.