Lampiro
El Vikipedio
Insekto > Koleopteroj > Lampirisedoj >
Lampiroj, aŭ lumo-skaraboj, aŭ lumo-muŝoj, aŭ lumo-vermoj, estas familio da koleopteroj (lampyridae).
Tutmonde ekzistas ĉ. 2000 specioj. Multaj, sed ne ĉiuj, kapablas elsendi lumon; tio servas precipe por allogi seks-partneron. La lumo rezultas el komplika bio-kemia procezo, kiu preskaŭ ne produktas varmon, male al ĉiuj teknikaj lumigiloj. Iuj specioj lumas konstante, aliaj intermite; ĉe iuj lumas ambaŭ seksoj, ĉe aliaj nur la femaloj.
- Lampyris noctiluga Granda lampiro
- Phausis splendidula aŭ Lamprohiza splendidula Malgranda lampiro
[redaktu] Ekologio
Lampiroj, iam kutimaj, malaperis el la stratoj de Manilo pro tro tokseco de la poluita aero.
Ĉi tiu artikolo pri "Lampiro" ankoraŭ estas ĝermo pri biologia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.