Luciolo
El Vikipedio
La lumo de la luciolo estas unu el la plej grandaj mirakloj de la Naturo. Ĝi estas la plej perfekta formo de lumigo: la lumo sen varmo, nome biologia lumo. Ĝi ĵaluzigas la sciencistojn...
Kvankam oni kutime alnomas ilin "fajromuŝoj", la lucioloj ne estas muŝoj, sed koleopteroj parencaj al la lampiroj, kiujn oni povas teni en la man-kavo. Fakte la lucioloj havas elitrojn (antaŭajn malmolajn flugilojn), kiuj ne taŭgas por flugi, sed kovras kaj ŝirmas la malantaüan paron da flugiloj, per kiuj la bestoj flugas. La lucioloj, el la itala lucciola (luĉola, origine el la latina vorto por lumo), kutime vivas en varmaj landoj kaj abundas i.a. en la sudo de Francio (Luciola italica kaj Luciola Lusitanica). Tuj kiam la maikreskanta taglumo atingas precizan gradon kaj la aero estas sufiĉe varma, la lucioloj eklumigas siajn lanternojn. La "lanternoj" de la lucioloj entenas oksigenon kaj luciferinon* (*kemia bruliva substanco, trovebla ankaŭ en la organoj de iuj fiŝoj). Danke al speciala enzimo (luciferazo*) la kemia reakcio plirapidiĝas kaj la lumeto intensiĝas. Krome, la lanterneto ankaŭ entenas tavolon da kristaloj el amoniakaj saloj, kiuj difuzas la lumon. La eta scintilado eligata de piralo - specio de luciolo en norda Ameriko - estas signalo inter la maskloj kaj la inoj. La maskloj flugas malrapide super la grundo, serĉante la femalojn kaŝitajn en la herbo. Ili eligas lumetojn ĉiujn kvin sekundojn averaĝe. Desur herboj la femaloj respondas al iii per lumsignaloj. Kvankam ambaü eligitaj signaloj havas la saman koloron, la masklo neniam eraras pri la sekso de la respondanta insekto. Fakte la femalo eligas iomete malpli fortan lumeton kaj respondas ekzakte du sekundojn post kiam ŝi perceptis la viran signalon. Gvidata de la signaloj de sia korespondantino, la masklo alproksimiĝas senĉese mesaĝante, ĝis li trovas ŝin en la mallumo. Oni malkovris, ke la lumsignaloj ankaŭ celas forigi eventualajn predantojn, antaüavertante ilin pri la propra maldolĉa gusto. Foje okazas, ke la averto ne efikas kaj rano englutas tiom da lucioloj, ke ĝi siavice "Ianterniĝas"! La luciolospeciojn oni distingas laü la frekvenco kaj intenseco de iliaj lumsignaloj. En IaAntiloj kelkaj lucioloj (cucuyos en la Toka dialekto) brilas kiel malproksima stelo rigardata per Ia okuloj. En Jamaiko luciolaro sur palmoarbo videblas el distanco de unu kilometro. Brazilaj junulinoj ornamas siajn harojn per tiuj etaj "amlumoj". Finfine, en Japanio ĉiujare okazas granda festo de la lucioloj. Ĝojegaj homamasoj kunportantaj kaĝojn de bredataj lucioloj enŝipiĝas sur a lago Biwa (biüa) apud Tokio kaj liberigas milojn da lucioloj pordefii Ia stelojn.
luciolo: insekto el la ordo de koleopteroj, portanta lumajn organojn. Tre parenca al la lampiro, sed ĉefe vivanta en suda Eüropo (latine: luciola). - PIV lnteresega pago pri lampiroj/lucioloj troveblas ĉe
http://www.newzealand.com/WaitomoCaves/about glowworms.html. Se vi rigardas nur ĉe /WaitomoCaves, vi ekscios pn iliaj loĝlokoj. Kontakto 1998/6