Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Leopold Einstein - Vikipedio

Leopold Einstein

El Vikipedio

Ne konfuzu lin kun Albert Einstein

Leopold EINSTEIN [ajnŝtajn] (origine nomita Löb, naskiĝis en 1834; mortis la 8-an de septembro 1890 en Nürnberg) estis juda religia instruisto, komercisto kaj verkisto. Li estis unu el la unuaj pioniroj de Esperanto.

Li estis la unua prezidanto de la "Nürnberger Weltsprachenverein" fondita la 18-an de februaro 1885 kiel centro de la volapukisma movado kaj restis prezidanto ĝis sia rezigno pro malbona sano la 22-an de februaro 1888. Li mem fariĝis fervora volapukisto, kaj propagandis tiun lingvon per ĉirkaŭ 200 germanlingvaj artikoloj. Li publikigis en 1885 traktaĵon germanlingvan: Al la historio de la mondlingvaj provoj de Leibniz ĝis la nuntempo.

Ricevinte okaze en 1888 la Unuan Libron de Zamenhof, li tuj konvertiĝis al Esperanto kaj koresponde enketis al Zamenhof pri ties identeco kaj profesio. Li komencis energian laboron por Esperanto malgraŭ la atakoj de siaj iamaj volapukistaj amikoj. Liaj broŝuroj germanlingvaj kreis la fundamenton por la movado en Germanio ĝuste en la momento, kiam en Rusujo pro politikaj kaŭzoj ĝi estis preskaŭ sufokiĝanta. Sub lia influo la "Nürnberger Weltsprachenverein" transiris en decembro de 1888 al Esperanto. Einstein verkis la unuan veran lernolibron pri Esperanto. En ĝi li prezentis la interrilatajn pronomojn kaj adverbojn en tabelo, supozeble la unua tia prezento (vidu: tabelvortoj), sed li ankaŭ enkondukis ŝanĝojn al plurdek radikoj.

Post lia morto L. L. Zamenhof skribis pri li, ke lia nomo devas esti enskribata per oraj literoj en la historio de Esperanto. Tamen poste, dum la reformperiodo de 1894, Zamenhof plendis, ke la movado por reformoj komenciĝis kiam la membroj de la klubo en Nürnberg kun sia prezidanto Einstein "forlasinte Volapükon fariĝis esperantistoj, kondiĉe ke en Esperanto estos faritaj necesaj (laŭ ilia opinio) reformoj".

[redaktu] Verkoj

  • La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems: Vorwort, Grammatik und Styl nebst Stammwörter-Verzeichniß nach dem Entwurf des Pseudonymen Dr. Esperanto / zum ersten Male methodisch geordnet und ausgearbeitet von Leopold Einstein. - Nürnberg: Verl. von J. A. Stein's Buch- & Kunsthandlung, 1888. - 78 p.
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com