Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Leĝo de Murphy - Vikipedio

Leĝo de Murphy

El Vikipedio

Leĝo de Murphy [ma:fi] (angle Murphy's Law) estas vivsaĝaĵo, kiu devenas de usona inĝeniero Edward A. MURPHY, jr. kaj kiu esprimas eldiron pri la misiro, respektive la erarfonto en kompleksaj sistemoj.

La originala formulo fare de Murphy jenas:

Kiam ekzistas du aŭ pli da vojoj kiel ion fari, kaj unu de tiuj povas finiĝi per katastrofo, tiam oni elektas por si tiun ĉi vojon.

Multe pli konata versio, kiu fakte estas la leĝo de Finagle, jenas:

Se io povas misiri, ĝi misiros.

(Al kio iu aldonis la apokrifan Duan leĝon de Murphy - angle Murphy's Second Law:

Se nenio povas misiri, io tamen misiros.)

Foje oni malĝuste atribuas la leĝon al D-ro Joseph Murphy. Ties teorio sonas simile, sed ne estas determinite, ĉu la fino pruviĝas pozitiva aŭ negativa:

Kion oni al sia subkonscio kiel veron komunikas, tio fariĝas vero.

Murphy estis en la jaro 1949 inĝeniero ĉe la raketsled-programo de la Usona Aerarmeo, kiu celis ekscii, kiujn akcelojn la homa korpo kapablas elteni. Dum unu tre multekosta eksperimento oni alfiksis al la korpo de la testpersono 16 mezursensilojn. Tiuj ĉi sensiloj povis esti alfiksitaj per du diversaj manieroj: Rekte, aŭ en la devio de 90°. La eksperimento fiaskis, ĉar oni sistematike alfiksis ĉiujn la sensilojn malĝuste. Tiu ĉi travivaĵo igis Murphy formuli la originalan leĝon, kiu kelkajn tagojn poste estis citita fare de la testpersono, majoro John Paul STAPP, dum gazetara konferenco.

Enhavo

[redaktu] La leĝo de Murphy

  • Se io povas misiri, ĝi misiros.
  • Tio, kion oni serĉas, oni trovas ĉiam en la loko, kie oni serĉas plejlaste.
  • Ĉe ŝlosilringo ĉiam funkcias nur la lasta ŝlosilo.
  • Sendepende de kiom longe kaj pene oni provas iun objekton aĉeti, ĝi fariĝas, post kiam oni ĝin finfine aĉetas, ie pli malmultekoste aĉetebla.
  • La alia vico antaŭeniĝas ĉiam pli rapide.
  • Por akiri prunton oni unue devas pruvi ke oni neniun bezonas.
  • Ĉio, kion oni provas enordigi, daŭros pli longe kaj kostos onin pli multe, ol kiom oni pensis.
  • Se oni sufiĉe longe pri iu afero okupiĝas, ĝi rompiĝos.
  • Se ĝi eltenas - eluzu perforton. Se ĝi rompiĝas, ĝi ĉiukaze jam antaŭe bezonis renovigon.
  • Maŝinoj, kiuj misiris, funkcias senprobleme, kiam venas la reparisto.
  • Konstruu sistemon, kiun nur frenezuloj povas eluzi, kaj tiel ĝi ankaŭ povos esti uzata nur fare de frenezuloj.
  • Ĉiu havas sian manieron, kiel riĉiĝi, kiu ne funkcias.
  • Oni neniam havas la tempon por fari ion ĝuste, sed ĉiam la tempon por fari ĝin denove.
  • Se oni dubas, oni murmuru. Se oni estas en problemo, oni delegu.
  • Ĉio bona en la vivo estas aŭ kontraŭleĝe, kontraŭmorale, aŭ ĝi dikigas.
  • La ora leĝo de Murphy: Kiu pagas, tiu ordonas.
  • La naturo kaptas ĉiam la partion de la kaŝiĝintaj eraroj.
  • Unu Smith and Wesson superruzas kvar asojn.
  • Se vi dubas, igu ĝin soni konvinke.
  • Ne diskutu kun frenezulo - la homoj povus ne rimarki la diferencon.
  • Amikoj alvenadas kaj foriradas, sed malamikoj kolektiĝas.
  • Beleco estas nur surfaca, sed malbeleco trairas profunde.
  • Por ion purigi oni devas malpurigi ion alian. (Sed oni povas ĉion malpurigi, sen ricevi ion puran.)
  • Ĉiu teĥnika problemo povas solviĝi se oni disponas je sufiĉe de tempo kaj mono. (Oni neniam ricevas sufiĉe de tempo nek mono.)
  • Se konstruistoj konstruus konstruaĵojn sammaniere, kiel programistoj faras programojn, tiam la unua pego, kiu aperus, rompus la civilizacion.
  • Komputila programo faras ĉiam tion, kion oni skribas, ne kion oni volas.
  • Frenezi estas homece - por fari la staton vere terura, oni jam bezonas komputilon.
  • Varma vitro aspektas tute same kiel malvarma.
  • Se oni ion ajn nur sufiĉe ofte apartigas kaj denove unuigas, oni fine ricevas du pecojn. (Leĝo de senspirita reprodukcio)
  • La leĝo de Murphy ne estis kreita fare de Murphy mem, sed fare de iu homo de la sama nomo.
  • La verŝajneco, ke pano falas sur la marmeladflankon dependas de la kosto de la tapiŝo.
  • Se oni pensas, ke ĉio iras bone, oni pretervidas ion.

[redaktu] La leĝoj de Murphy de komputila programado

  • Ĉiu finita programo, kiu funkcias, estas malnoviĝinta.
  • Ĉiu programo kostas pli multe kaj daŭras pli longe, se ĝi denove forpasas.
  • Se programo estas utila, oni devas ĝin ŝanĝi.
  • Se programo estas senutila, oni devas ĝin dokumenti.
  • Programo etendiĝos tiom longe, ĝis ĝi plenigos la uzeblan memoron.
  • La kosto de programo malrekte proporcias la gravecon de ĝia tasko.
  • La komplekseco de programo plialtiĝas tiom longe, ĝis ĝi superiĝos la kapablojn de la programisto, kiu ĝin devas disvolvigadi.

[redaktu] La leĝoj de Murphy por la proksimbatalo

La leĝoj de Murphy por la proksimbatalo (angle Murphy's Rules of Combat) estas kolekto de vivsaĝaĵoj por la proksimbatalo. Ili rilatas al multe pli konata leĝo de Murphy kaj apartanes i. a. en la bazedukado ĉe la usona ŝipinfanterio.

  • Se la malamiko troviĝas en trafdistanco, la samo validas ankaŭ por vi.
  • Pripafado fare de la malamiko prioritaton.
  • Ne rigardu suspekteme al la mondo, tio allogas pripafadon.
  • La facila vojo estas ĉiam minita.
  • Aspektu malgrava, povas esti ke la malamiko havas nesufiĉe da municio.
  • Profesiuloj estas anticipeblaj, la amatoroj estas vere danĝeraj.
  • La malamiko elektas ĉiam eluzi unu el la du okazoj: Unuaflanke kiam vi estas por ĝi preparita, aliaflanke kiam vi ne atendas tion.
  • Gruplaboro estas vivgrava, ĉar alikaze povas la malamiko ĉiun unuopan pafmortigi.
  • Kaze ke vi tion ne plu scias: La Damokla glavo leviĝas super vi!
  • Kaze ke via atako estas sukcesa, vi estas metita en embuskon.
  • Ne turnigu la pripafadon al vi, tio ĝenas la homojn ĉirkaŭ vi.
  • La pripafado fare de propraj trupoj estas pli fidinda ol tiu de malamiko.
  • Se vi eligis la stifton, la grenado ne plu estas via amiko.
  • Ĝi estas stulta kaj funkcias, do ĝi ne estas stulta.
  • En dubokazo malplenigu la storejon.
  • Ne kaŝiĝu kun iu, kiu estas pli aŭdaca ol vi.
  • Ĉio, kion vi faras, povas konduki al via morto, eĉ la nenifarado.
  • Aŭdacmedalo povas apenaŭ montri, ke vi estis sufiĉe inteligenta por elpensi iun planon, sufiĉe stulta por provi ĝin kaj sufiĉe feliĉa por travivi ĝin.
  • Neniam estu la unua, neniam la lasta kaj neniam la volontulo, kiu ion faras.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.murphys-laws.com
•  http://catb.org/~esr/jargon/html/M/Murphys-Law.html

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com