Latva lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Balta > Latva
La latva lingvo estas lingvo parolata ĉefe inter Latvoj en Latvio, kie ĝi estas la oficiala lingvo, kaj ankaŭ de ne-Latvoj en tiu lando. La parolantaro sume inkluzivas ĉirkaŭ 1,5 milionojn da homoj.
Latva lingvo (Latviešu valoda) | |
---|---|
Parolata en: | Latvio kaj aliaj landoj |
Parolantaro: | 1,5 milionoj |
Genetika klasifiko: |
Hindeŭropa |
Oficialeco | |
Oficiala lingvo de: | Latvio |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1: | lv |
ISO 639-2: | lav |
SIL: | LAT |
La latva estas fleksia lingvo kun multaj analizaj formoj, tri dialektoj, kaj germana sintaksa influo. Estas du genroj en la latva. Ĉiu substantivo fleksias laŭ sep kazoj: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo, lokativo, kaj vokativo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Ĝis la 16-a jarcento, la latva lingvo evoluis bazata je la latgala lingvo kun influo de la kurona, la semigala kaj selona lingvoj (ĉiuj estis baltaj).
La plej malnovaj ekzemploj de latvalingva skribaĵo estis el 1585-jara kateĥismo.
[redaktu] Klasifiko
La latva estas unu el du ankoraŭ ekzistantaj baltaj lingvoj, subgrupo de la hindeŭropa lingvaro. Ambaŭ la latva kaj speciale la litova estas konsiderata kiel la plej arĥaikaj el la ankoraŭ parolataj hindeŭropaj lingvoj. La plej parencaj aliaj hindeŭropaj lingvoj estas la slava kaj ĝermana lingvaroj.
[redaktu] Ortografio
Kiel la plejparto de hindeŭropaj lingvoj, la latva uzas modifitan latinan alfabeton kiu enhavas 33 literojn. La alfabeto, kiel Esperanto, mankas la literojn q, w, x, kaj y, sed ĝi aldonis la literojn ā, č, ē, ģ, ī, ķ, ļ, ņ, š, ū, kaj ž. Ö estas uzata nur en la latgala dialekto, ĉar ĝia oficiala uzo finiĝis dum la 1940-oj. Ĉiu fonemo havas propran literon, tial oni ĉiam povas scii la prononcon de vorto kiam oni legas ĝin. La akcento, kun kelkaj esceptoj, estas sur la unua silabo.
[redaktu] Lingvo kaj politiko
Latvio estas lando kiun historie influis Germanio, Pollando, Svedio kaj Rusio. Ambaŭ dum carismaj tempoj (kiam Latvio estis parto de la Rusa Imperio) kaj dum soveta okupo en la dua duono de la 20-a jarcento, multaj Rusoj enmigris en la landon sen akiri la latvan lingvon. Hodiaŭ, la latva estas la denaska lingvo de nur ĉirkaŭ 60% de la nacia loĝantaro (malpli ol 50% en urbegoj). Kiel parto de ĝia sendependenciĝa procezo dum la fruaj 1990j, Latvio (kaj ankaŭ Estonio) kreis lingvajn leĝojn por defendi la lingvon kontraŭ malapero.
[redaktu] Ekzempla teksto
La Patro Nia latve:
- Mūsu Tēvs debesīs,
- svētīts lai top Tavs Vārds,
- lai nāk Tava Valstība,
- Tavs Prāts lai notiek kā debesīs, tā arī virs zemes.
- Mūsu dienišķo maizi dod mums šodien
- un piedod mums mūsu parādus,
- kā arī mēs piedodam saviem parādniekiem,
- un neieved mūs kārdināšanā,
- bet atpestī mūs no ļauna.
- Jo Tev pieder Valstība, spēks un gods mūžīgi.
- Āmen.
[redaktu] Eksteraj Ligiloj
- http://dictionary.site.lv/dictionary
- http://www.termini.lv
- http://www.languagehelpers.com/Latvia/TheLatvianAlphabet.html