La lingvo por ni
El Vikipedio
La lingvo por ni estas "populara" kanto inter esperantistoj ĉe Esperanto-renkontiĝoj. La muziko venas de la skota popolkanto Bring Back My Bonnie to Me.
[redaktu] Teksto
Sur montoj kaj step' indianoj Ĉasadas kun ruĝfamili' Kaj se vi postulas parolon, Kanjone eĥiĝas la kri'
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi. Esperanto estas la lingvo por ni.
En densa afrika ĝangalo Sovaĝaj nigruloj sen Di' Jam solvis la lingvan problemon Tamtame resonas la kri'
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi. Esperanto estas la lingvo por ni.
Ĉe norda poluso eskimoj Vivadas en neĝ' kaj glaci' Se ili bezonas parolon Aŭdigas tutsame la kri'.
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi. Esperanto estas la lingvo por ni.
Sur tuta la vasta terglobo En urboj de ĉiu naci' Troviĝas samideanaro Kaj sonas de buboj la kri'.
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi. Esperanto estas la lingvo por ni.
[redaktu] Revizado
"Sovaĝaj nigruloj sen Di'" ŝanĝiĝis al "Nigrulo; sen teknologi'" kiu poste ŝanĝiĝis al "la bonaj amikoj de ni" por ne ofendi la nigrulojn. Ĉi kanto estas la unua de la vinilalbumo Ni kantu en Esperanto eldonita en 1964, kie trobadoras Frans Jahger. En Rusio, oni ankoraŭ kantas la tradician version, kaj ĝi (malgraŭ kelkaj protestoj) reaperis en la disko "Oraj Kantoj" (2002), ĉar estas ĝuste la tradicia formo, populara dum fermiteco de la lando en 1960-aj-70-aj jaroj.