La Morto de Ivan Iljiĉ
El Vikipedio
La Morto de Ivan Iljiĉ (ru:Смерть Ивана Ильича), Smert Ivana Iljiĉa), unue eldonita en 1886, estas novelo de Lev Tolstoj. Ĝi estas unu el la plej laŭdataj fikciaĵoj far Tolstoj de ties malfrua periodo. La verko fontas parte el la angoraj intelektaj kaj spiritaj baraktoj de Tolstoj, kiuj kondukis al lia konvertiĝo al idiosinkrazia Budhismo-simila Kristanismo. Kernas la rakonton ekzameno pri la naturo de kaj vivo kaj morto, kaj pri tio kiel homo povas akcepti la neeviteblocon mem de morto. La novelon laŭdis Vladimir Nabokov kaj Mahatma Gandhi kiel la plej bona en la tuto de la Rusa literaturo.
Enhavo |
[redaktu] Intriga resumo
Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.
Ivan Iljiĉ Golovin, juĝisto de supera juĝejo en Sankt-Peterburgo kun edzino kaj familio, vivas senzorgan vivon (comme il faut), kiu estas plej simpla kaj ordinara kaj tial plej terura. Iun tagon, falinte de pendigado kurtenojn, li komencas suferi de mistera doloro en sia maldekstra abdomeno. La doloro iĝadas pli kaj pli turmentega, kio devigis lin viziti kuracistojn, kiuj ne povas precizigi la fonton de lia malbonfarto (Tolstoj sugestetas, ke eble temas pri ia speco de kancero), kvankam baldaŭ evidentiĝas, ke lia kondiĉo estas mortocela. Li portiĝas vizaĝ-al-vizaĝen kun sia mortemeco, kaj konstatas, ke kvankam li scias pri tio, li ne vere kaptas la ideon mense.
-
- Profunde de sia koro li sciis ke li mortadas, sed ne nur li ne kutimiĝis al la ideo, li simple ne kaptis kaj ne povis ĝin kapti.
-
- La silogismo, kiun li lernis de la 'Logiko' de Kiesewetter: "Kajus estas viro, viroj mortemas, do Kajus mortemas," ĉiam al li ŝajnis ĝusta kiam temas pri Kajus, sed certe ne kiam temas pri li mem. Ke Kajus — la homo abstrakte konsiderata — estis mortema, estis perfekte ĝusta, sed li ne estas Kajus, ne homo abstrakta, sed male kreitaĵo sufiĉe, sufiĉe aparta de ĉiuj aliaj.
-
- [...]
-
- Kajus vere estis mortema, kaj estis konvena ke li mortu; sed por mi, eta Vanja, Ivan Iljiĉ, kun ĉiuj miaj pensoj kaj emocioj, tio estas tute alia afero. ne povas esti ke mi mortu. Tio estus tro terura.
-
- Tia estis lia sento.
Dum la longa doloriga procedo mortadi li reekzamenas sian senvaloran vivon, aldone al la hipokritecon kaj de si en la pasinteco kaj de la homoj ĉirkaŭ si, komfortigante sin nur per la simpleco de sia kamparula servisto Gerasim. Tolstoj zorge paŭsas sian evoluantan mensostaton dum li aliradas dolorigan morton. Ĉe la fino, sekundojn antaŭ sia morto, li vidas ion priskribitan kiel lumo, ekkonstatante ke lia antaŭa vivo estis la morto mem, kaj ke la vera vivo nur komencas:
-
- Kaj morto... kie ĝi estas?
-
- Li serĉis sian antaŭan kutaman timon pri morto, kaj ĝin ne trovis. "Kie ĝi estas? Kiu morto?" Ne estis timo ĉar ne estis morto.
-
- Kie estis morto, tie estas lumo.
-
- "Do tia ĝi estas!" li subitas eksklamis laŭtvoĉe. "Kia ĝojo!"
-
- Li enspiris, ĉesis mezsuspire, etendigis sin, kaj mortis.
[redaktu] Bagatelaĵoj
La filmon Ikiru (Vivi) de 1952 de Akira Kurosawa inspiris La Morto de Ivan Iljiĉ, kvankam la filmo ne estas rerakontado de la verko de Tolstoj.
[redaktu] Eksterenaj ligoj
[redaktu] La teksto
- La morto de Ivan Iljiĉ traduko Esperanten de Valentin Melnikov, kun recenzoj far Fernando de Diego kaj Edmund Grimley Evans.
- La morto de Ivano Iljiĉ : novelo. Trad. A. Ŝarapova. - Riga: Riga Stelo Eld., [proks. 1910].
- (ruse) Plena teksto en la originala Rusa
- (angle) Tradukita Anglen de Louise kaj Aylmer Maude
[redaktu] Analizo kaj kritiko
- (angle) Studgvidilo pri La Morto de Ivan Iljiĉ kun karakteraro, temoj, resumo, biografio de la aŭtoro
[redaktu] Fonto
La unua versio de ĉi tiu artikolo estas tradukita de la Anglalingva Wikipedio.