Kuledoj
El Vikipedio
Kuledoj estas familio de insektoj en la ordo dipteroj, kun proksime 2700 specioj. Ili aperis jam antaŭ pli ol 170 milionoj da jaroj. Kuledoj havas du skvamajn flugilojn, maldikan abdomenon, kaj longajn krurojn.
Por la tropikaj specioj de la kuledoj oni plej ofte uzas la vorton moskito. La vorto devenas el la hispana-portugala vorto "Mosquito" kiu signifas malgranda muŝo.
Unu genro en la familio de la kuledoj nomiĝas kulo (latine Culex). Tamen en ĉiutaga parolo oni ofte uzas tiun vorton ankaŭ por aliaj kuledoj.
En multaj kuledinoj, la buŝo formis longan pipon por penetri la haŭton de mamuloj (kaj okaze birdoj aŭ reptilioj) kaj suĉi sangon. La inoj de la specio bezonas proteinon por evoluigi ovojn. Ĉar ilia dieto konsistas plejparte el nektaro kaj fruktosuko, ili devas trinki sangon por havigi la bezonatan proteinon. Tamen, virkuledoj ne havas buŝon konvenan por sangosuĉi.