Krasnoturjinsk
El Vikipedio
Krasnoturjinsk (ruse Краснотурьинск) estas urbo en Sverdlovska provinco en Rusio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 65456.
La urbo estis fondita en jaro 1758 kiel loĝejo de elfosadejo de kupra erco.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1944.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
- Turjinskije Rudniki (Turjinskije minejoj, Турьинские Рудники);
- Turjinskij (Турьинский) ĝis 1944;
La interurba telefona kodo estas 34314, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 59° 46' N, 60° 12' E Mapo.
La urbo estas sur orienta deklivo de norda Uralo, ĉe rivero Turja (Турья) (baseno de rivero Obj), en 3 km de fervoja stacio Voroncovka (Воронцовка).
Ekde 1800 apud la urbo estis elfosado de fera erco, ekde 1823 estis elfosado de oro. En jardeko de 1930-a jaro estis trovitaj kontraŭfajraj argiloj.
En jaro 1959 la urbo havis 61,7 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 64,9 mil loĝantojn.