Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Komuna eŭropa referenckadro - Vikipedio

Komuna eŭropa referenckadro

El Vikipedio

La Komuna eŭropa referenckadro: Lernado, Instruado, Pritaksado, mallonge KERKCEFR (laŭ mallongigo el la angla Common European Framework of Reference) estas gvidilo uzata por priskribi atingojn de lernantoj de fremdlingvoj ene de Eŭropo. Ĝi estis kunmetita fare de la Konsilio de Eŭropo kiel ĉefa parto de la projekto "Language Learning for European Citizenship" (Lingvolernado por eŭropa civitaneco) inter 1989 kaj 1996. Ĝia ĉefa celo estas provizi metodon de pritaksado kaj instruado kiu aplikeblas al ĉiuj lingvoj en Eŭropo. En novembro de 2001, rezolucio de la Konsilio de la Eŭropa Unio rekomendis utiligon de KERK dum establado de sistemoj por kontrolo de lingvokapabloj. La ses referencniveloj (vidu sube) fariĝas ĝenerale akceptataj kiel normo por ŝtupmezurado de la lingvokapabloj de unuopulo. Jam ekzistantaj ekzameninstitucioj tamen konservis siajn proprajn nomkonvenciojn, ekz. "Meza", kiuj, disputeble, estas pli facile memoreblaj por ili kaj iliaj studentoj.

Enhavo

[redaktu] Referenckadro por lingvoj

En la kampo de fremdlingvoj la referenckadro difinas ses kategoriojn laŭ la nivelo de scipovo de la fremdlingvo. Temas pri kategorioj A1, A2, B1, B2, C1, C2. Unuopaj kategorioj reflektas la nivelon de kompreno dum aŭskultado kaj legado, kapablon de konversacio kaj la kvalitaton de la skriba prezento de la lernanto. Studentoj de fremdlingvoj tial povas vojaĝi ene de Eŭropo kun lingva pasporto aŭ diplomo de lingvolernejo, kiu enhavas daton kaj nivelon de la studento laŭ la referenckadro. Nuntempe ekaperas ankaŭ lernolibroj pri lingvoj, kiuj mencias la referencnivelon, kiun la studento atingos finstudinte la lernolibron.

[redaktu] Tradukoj de la dokumento

La referenckadro kiel tuto eldoniĝis oficiale nur en la lingvoj angla kaj franca. Ekde tiam jam aperis tradukoj en plurajn aliajn lingvojn, inkluzive de traduko en Esperanton, kiun pretigis Katalin Kováts kadre de Edukado.net. Tiu ĉi artikolo citas tiun tradukon kaj uzas la terminojn kiuj aperas en ĝi.

[redaktu] Referencniveloj laŭ la referenckadro

La referenckadro disdividas lernantojn en tri vastajn kategoriojn kiuj povas plu dividiĝi en sume ses nivelojn:

A Baznivela lingvo-uzanto
A1 Unuaj paŝoj
A2 Elano
B Memstara lingvo-uzanto
B1 Salto
B2 Flugo
C Profesinivela lingvo-uzanto
C1 Proksime al pinto
C2 Pinto

La unuopaj niveloj priskribas la postulojn kiujn la lernanto plenumu:

[redaktu] A1

Li komprenas kaj uzas la por li konatajn ĉiutagajn esprimojn kaj bazajn frazojn kies celo estas kontentigi liajn konkretajn bezonojn. Li kapablas prezenti sin kaj aliajn personojn, starigi kaj respondi demandojn pri personaj detaloj, rilataj al lia loĝloko, konataj personoj kaj posedataj objektoj. Li kapablas efektivigi simplajn interagojn, en okazo se la alia persono malrapide kaj klare parolas kaj estas helpema.

[redaktu] A2

Li komprenas la ofte uzatajn vortojn kaj esprimojn, kiuj rilatas al lia plej proksima medio (ekz. bazaj personaj kaj familiaj informoj, aĉetumado, lokaj geografiaj konoj, laboro). Li kapablas komuniki en simplaj kaj rutinaj situacioj, kiuj bezonas simplajn kaj rektajn informŝanĝojn pri konataj kaj rutinaj temoj. Li kapablas per simplaj lingvaj elementoj priskribi temojn, koncernajn al liaj situacio, proksima medio kaj rektaj bezonoj.

[redaktu] B1

Li kapablas kompreni informojn en klaraj kaj laŭnormaj tekstoj, kiuj temas pri konataj temoj, rilataj al oftaj situacioj en la kampo de laboro, lernejo, libertempo ktp. Li kapablas elturniĝi en la plimulto de situacioj, kiuj povas okazi dum vojaĝo en teritorio, kie la lingvo estas parolata. Li kapablas produkti simplan tekston pri temoj, kiuj estas konataj por li aŭ rilataj al lia intereskampo. Li kapablas priskribi travivaĵojn kaj okazintaĵojn, revojn, esperojn kaj ambiciojn, kaj doni argumentojn kaj klarigojn pri opinioj kaj planoj.

[redaktu] B2

Li kapablas kompreni la ĉefajn ideojn de kompleksaj aŭ abstraktaj tekstoj, inklude konversaciojn rilate sian fakterenon. Li kapablas flue kaj nature interagi kun denaska parolanto sen kaŭzi al la parolpartneroj fortostreĉon. Li kapablas verki klaran kaj detalan tekston pri larĝa gamo da temoj, kaj esprimi sian opinion pri aktuala temo, listigante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de diversaj ebloj.

[redaktu] C1

Li kapablas kompreni larĝan gamon da postulemaj kaj longaj tekstoj, rekonas la implicitajn signifojn. Li kapablas flue kaj spontane esprimi sin, sen ofte serĉi esprimojn. Li kapablas uzi la lingvon flekse kaj efike por sociaj, porstudaj kaj profesiaj celoj. Li kapablas verki klaran, bone konstruitan, detalan tekston ankaŭ pri pli kompleksaj temoj, kaj dume kun certeco aplikas la tekstoredaktajn ŝablonojn, konjunkciojn, tekstokunligajn elementojn.

[redaktu] C2

Li facile komprenas preskaŭ ĉiun aŭdatan aŭ legatan tekston. Li kapablas resumi informojn venintajn el diversaj parolataj aŭ skribataj fontoj, kapablas kohere reprodukti argumentojn kaj raportojn. Li kapablas tre flue kaj precize esprimi sin, distingi inter la plej etaj nuancoj de la signifoj, eĉ en la plej komplikaj situacioj.

[redaktu] Hierarĥio de la referencniveloj

Sekva arbo montras la strukturigon de la lingvokonoj ekde komencantoj (A1) ĝis kapabloj, kiujn posedas denaskaj parolantoj (C2):

  • A1
    • A2
      • B1
        • B2
          • C1
            • C2

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com