Eŭropa Tago de Lingvoj
El Vikipedio
Eŭropa Tago de Lingvoj estas festata ĉiujare la 26-an de septembro ekde la jaro 2001, kiam la tuta jaro estis dediĉita en Eŭropa Unio al multlingveco kaj fine de tiu jaro Konsilio de Eŭropo starigis novan ĉiujaran feston. La ĉefa celo de la evento estas inspiri onin al lernado de lingvoj tra la tuta Eŭropo.
Tiu tago estas bona ebleco por Esperanta agado. Prezidanto de UEA profesoro Corsetti nomis tiun tagon "eŭropa ago-tago".
Enhavo |
[redaktu] Disponeblaj informoj
La retpaĝaro disponeblas nur en la angla kaj la franca. En 2006 la elŝuteblaj informoj pri la tago ekzistas en:
Dosiero pri kiel lerni novajn lingvojn elŝuteblas en 2006 en jenaj lingvoj:
[redaktu] Historio
Post la sukceso de la Eŭropa Jaro de Lingvoj en 2001, la Konsilio de Eŭropo decidis ke ĉiujare la 26-a de septembro estos Eŭropa Tago de Lingvoj.
[redaktu] Celoj
La Eŭropa Tago de Lingvoj celas en Eŭropo atentigon pri:
- la lingva diverseco en la landoj eŭropaj,
- la plurlingveco de eŭropanoj,
- la lernemo de la eŭropanoj regi dum sia vivo novajn lingvojn.
[redaktu] Eŭropaj lingvoj
Troviĝas pli ol dudek oficialaj lingvoj:
- franca, germana, itala, nederlanda, jam de komenco, por la Eŭropo de la Ses, la luksemburga estas nuntempe duon-oficiala lingvo,
- dana, angla aldoniĝis poste (Eŭropo de la Naŭ) kaj antaŭ nelonge ankaŭ la irlandgaela,
- greka aldoniĝis poste (Eŭropo de la Dek),
- portugala kaj hispana (Eŭropo de la Dek du), la kataluna jam estas duonoficiala, kiam oficiala?
- sveda kaj finna (Eŭropo de la Dek kvin),
- estona, latva, litova, pola, ĉeĥa, slovaka, slovena, hungara, malta (Eŭropo de la Dudek kvin)
Krome ekzistas regionaj, minoritataj lingvoj, kies rajtoj estas agnoskataj en "Ĉarto pri la regionaj kaj minoritataj lingvoj".
Aliaj lingvoj parolataj en Eŭropo estas la rusa, la belorusa, la ukraina, la rumana, la bulgara ka.