Klemento de Aleksandrio
El Vikipedio
Religio > Kristanismo > Klemento de Aleksandrio
Klemento de Alexandrio (ĉ. 150 - ĉ.215) (greke, Klementos Aleksandreos) estis kristana teologo kaj eks-sanktulo kiu penis sintezis platonismon kun kristanismo, unu el la plej fruaj el tiaj sintezoj. Lia studento Origeno sintezis pli sukcese, sed nur Aŭgusteno povis sintezis la du ismojn sen la suspekto de herezo.
En siaj verkoj, Klemento strebis klarigi kristanismon per grekaj ideoj kaj popularigis la alegorian metodon de interpreto de la Biblio.
Klemento naskiĝis en Ateno, kie li verŝajne partoprenis en la misteraj kultoj kaj ricevis grekan klerigon. Li vojaĝis tra multajn landojn kaj aŭskultis multajn instruistojn. Inter ili, li trovis ses instruistojn, kiuj parolis "vortojn klarajn kaj vivantajn." Per la ses, li konvertiĝis al kristanismo. La lasta el la ses estis Pantaenus de Aleksandrio, do tie Klemento loĝis ekde 180 kaj fariĝis pastro. Post la morto de Pantaenus, fariĝis la estro de la Katekisma Lernejo de Aleksandrio ĉirkaŭ 190. Tie li instruis ĝis la persekutado de la imperiestro Severus de 202, kiam li foriris al Jerusalemo. Li neniam revenis al Aleksandrio kaj la eĉ pli genia Origeno fariĝis la estro de la lernejo.
Klemento havis tre profundan scion pri la Biblio kaj greka literaturo, precipe pri Platono kaj Homero. En siaj verkoj, Klemento citis 359 ne-kristanajn grekajn aŭtorojn: multaj el ili estas konataj al ni sole per Klemento.
Verkoj, kiujn ne ankoraŭ havas (almenaŭ en parto):
- Protreptikos pros Hellenas - "Admono al la grekoj". Kristanismo estas pli bona ol greka filozofio.
- Pedagogos - "Instruisto". En la fino de la verko estas iuj el la plej fruaj kristanaj poemoj.
- Tis ho soizomenos plousios - "Ĉu la riĉulo saviĝas?".
- Stromateis - rimarkaro pri gnostikismo.
Perdita estas Hypotyposes, lia komentaro de la Biblio. El la verko, ni nur havas la hazardajn citaĵojn de Eŭsebio.
Sed la plej granda influo de Klemento ne estis per liaj skriboj, sed per Origeno.
Spite de liaj grandnombraj de citaĵoj el la Nova testamento, li neniam citis la jenajn librojn:
- Filemon
- Jakobo
- 2 Petro
- 2 Johano
- 3 Johano
Aliflanke, li ja citis kiel aprobinda fonto de vero:
- Evangelio de la Egiptoj
- Evangelio de la Hebreoj
- Tradicioj de Mattias
- Prediko de Petro
- 1 Klemento (letero de alia Klemento, Klemento de Romo)
- Didakeo
- Ŝafisto de Hermas
- Apokalipso de Petro
Li ankaŭ citis la Evangelion de Tomaso.
Delonge Klemento estis honorita kiel sanktulo, sed Fotio en la 9-a jarcento suspektis lin de herezo, ĉar lia penso estis iagrade gnostika. -- fakte, Klemento estis ĉefa kanaolo de la influo de gnostikismo super katolikismo. Pro tiu odoro de herezo, Klemento fine estis forviŝita el la listo de martiroj.