Klara Luĉko
El Vikipedio
Klara LUĈKO estas popola aktoro de Sovetunio kaj Rusio.
Klara Luĉko naskiĝis je la 1-a de julio de jaro 1925 en ukrainia vilaĝo Ĉutovo. Post kiam ŝi finis lernejon, ŝi aniĝis en aktoran fakultaton de Ŝtata instituto pri kinematografio, kun en jaroj de la dua mondmilito estis evakuita en Alma-Ata -n.
Post la milito ŝi kune kun sia kurso revenis en Moskvon, kie ŝi finis la instituton en laborejo de reĝisoro Sergej Gerasimov. Estante studento, ŝi ludis en filmo "Juna gvardio" (1948), kiu donis al la komencanta aktoro grandan polularecon.
Klara Luĉko ludis ĉefajn rolojn en filmoj "La kozakoj de Kubanjo" (1949), "Granda familio" (1954), "Dekdua nokto" (1955), "En sep ventoj" (1962), kiuj estis demonstrataj en la tuta lando kaj en multaj eksterlandaj festivaloj kaj donis al Klara Luĉko merititan konatecon. Filmo "Cigano" (1979), kie ŝi ludis kune kun aktoro Miĥal Volontir, faris ŝin por iu periodo da tempo la plej polulara aktorino de sovetia kino.
Klara Luĉko ricevis multajn ŝtatajn premiojn kaj ordenon "Pro meritoj por la Patrio" de IV grado.
Klara Luĉko skribis aŭtobiografion pri sia vivo "Ĉu mi kulpas". Ŝi plenumis aktivan socian agadon, partoprenis en multaj kulturaj akcioj kaj kinofestivaloj.
Klara Luĉko forpasis matene sabate je la 26-a de marto de 2005.
La artikolo estas farita laŭ informo de Novaĵoj el Rusio