Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Kitáb-i-Aqdas - Vikipedio

Kitáb-i-Aqdas

El Vikipedio

La Kitáb-i-Aqdas (arabe: الكتاب الاقدس) estas la centra libro de la Bahaa Kredo, verkita de Bahá'u'lláh, la Fondinto de la religio. La libro verkiĝis en la araba sub la tiulingva titolo al-Kitáb al-Aqdas, sed ĝi estas pli ofte nomata laŭ sia perslingva titolo, Kitáb-i-Aqdas (كتاب اقدس), kiun al ĝi donis Bahá'u'lláh Mem. Ĝi estas ofte nomata ankaŭ "la Aqdas", "la Plej Sankta Libro", "la Libro de Leĝoj" kaj foje "la Libro de Aqdas".

Estas asertate, ke la libro finverkiĝis ĉirkaŭ la jaro 1873, kvankam estas indikaĵoj, kiuj sugestas ke almenaŭ parto de la libro estis pli frue verkita [1]. Bahá'u'lláh sendigis manuskriptajn ekzemplerojn al la bahaanoj en Irano kelkajn jarojn post la revelacio de la Kitáb-i-Aqdas, kaj en la jaro 1308 p.H. (1890-91 p.K.), Li aranĝis la eldoniĝon de la originala araba teksto en Bombajo.

La Kitáb-i-Aqdas estas konata kiel la "Patrina Libro" de la bahaaj instruoj, kaj la "Ĉarto de la estonta mondcivilizacio" (God Passes By, p. 213).

Ĝi ne estas, tamen, nura libro de leĝoj. Multe el la enhavo traktas aliajn aferojn, precipe etikajn admonojn kaj epistolojn al diversaj individuoj, grupoj, kaj lokoj. La Kitáb-i-Aqdas ankaŭ diskutas la establon de bahaaj administraj institucioj, bahaajn religiajn praktikojn, leĝojn de persona rango, kriman leĝon, sociajn principojn (inkluzive de alvoko al la parlamentoj de la mondo akcepti internacian helplingvon), diversajn leĝojn kaj nuligojn, kaj profetaĵojn.

La Kitáb-i-Aqdas estas ankaŭ estas suplementita de la

  • 'Demandoj kaj Respondoj', kiuj konsistas el 107 demandoj submetitaj al Bahá'u'lláh de Zaynu'l-Muqarrabin rilate al la aplikado de la leĝoj, kaj la respondoj de Bahá'u'lláh al tiuj demandoj,
  • 'Kelkaj Tekstoj Rivelitaj de Bahá'u'lláh',
  • 'Sinoptiko kaj Kodigo de la Leĝoj kaj Ordonoj' de la libro,
  • kaj ankaŭ multaj klarigaj notoj.

Kelkaj leĝoj kaj instruoj de la Kitáb-i-Aqdas estas, laŭ la bahaa instruo, ne intencataj aplikiĝi nun; sia aplikado dependas de la decidoj de la Universala Domo de Justeco.

[redaktu] Referencoj

  • Bahá'u'lláh (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 0853989990. Interrete legebla angle kaj arabe.
  • Effendi, Shoghi (1944). God Passes By, Wilmette, Illinois, USA: Bahá'í Publishing Trust. ISBN 0877430209. Interrete legebla angle kaj arabe.


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com