Josef Taubmann
El Vikipedio
Josef TAUBMANN (1883-1961) estis ĉeĥ-germana esperantisto. Li verkis lernolibrojn por germanaj gimnazioj (1913, 1920) kaj Esperanta Krestomatio (1921). Estis redaktoro de „Marto“
Post la 2-a Mondmilito li loĝis en la germana urbo Schriesheim, kie li aktivis en la restarigo de la germana Esperanto-movado, ekzemple kiel aŭtoro de informiloj kaj gazetartikoloj. Li ricevis honorinsignon de Germana Esperanto-Asocio.
Lia filo Horst Taubmann, profesia ĵurnalisto, kompilis en 1987 okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto tre favoran, kortuŝan 90-minutan radioelsendon, kiun dissendis multaj germanaj radiostacioj.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |