Jean Giono
El Vikipedio
Literaturo > Franclingva literaturo
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/fr/thumb/4/46/200px-Jean_giono.jpg
Jean Giono (nask. en Manosque je la 30-a de marto 1895 mort. en sama urbo je la 9a octobro 1970) estas franca verkisto, kies romanan verkaron plejparte fonas la kamparana mondo de la franca mediteranea regiono Provenco. Inspirita de sia imagpovo kaj fantazioj el Antikva Grekio tiu verkaro priskribas la kondiĉo de homo en la mondo kontraŭ la moralaj kajmetafizikaj demandoj kaj entenas universalan valoron : Jean Giono ne estas nure "priregiona" aŭtoro kiel oni foje malprave kredas. Neklasebla, memlerninta, li amikiĝis kun Lucien Jacques, André Gide kaj Jean Guéhenno. Li restis marĝene de la beletraj skoloj kaj idefluoj siatempaj. Pluraj el liaj romanoj estis faritaj filmoj, kiel Un des baumuges aŭ Regain kun Fernandel. Li ankaŭ reĝisoris fortajn, rafinite elpensitajn, filmojn tiel, kiel Un roi sans divertissement.