Jan Rambousek (esperantisto)
El Vikipedio
Jan Rambousek (naskiĝis la 12-an de majo 1867 en Treven, Aŭstrio - mortis la 3-an de novembro 1945 en České Budějovice) estis ĉeĥa esperantisto kaj artileria generalo.
La Aŭstria ĉeĥo Jan Rambousek lernis Esperanton jam en 1887, estante dudekjara (L. Courtinat, Historio de Esperanto, 1966, p. 1034). Li studis en gimnazio kaj poste en la milita akademio en Vieno. Li fariĝis komandanto en la garnizono de Krakovo, partoprenis kongresojn kaj konatiĝis kun d-ro Zamenhof vizitinte lin en Varsovio. Tuj post la formiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918 li estis nomita generalo de la ĉeĥoslovaka armeo. Lia agadkampo estis Brno.
Emerita li loĝis en České Budějovice, kie dum multaj jaroj li estis fidela membro de Esperantista Klubo, kiun li tre ofereme gvidis kiel prezidanto. Por Esperanto li laboris ĝis la morto.
Multajn jarojn li estis membro de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Li apartenis ankaŭ al la unuaj donacintoj de libroj al la biblioteko de la Unua Esperanto-Unuiĝo en Vieno.
Rimarkigo: laŭ la ĉeĥoslovaka revuo Esperantista 2/1946, p. 22, li mortis la 3-an de novembro 1945, laŭ Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio de Stanislav Kamarýt (Praha 1983, p. 247, li forpasis la 1-an de decembro 1945.