Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Jan Filip - Vikipedio

Jan Filip

El Vikipedio

Jan Filip
Pligrandigu
Jan Filip

Jan FILIP (naskiĝis la 9-an de decembro 1911 en Přibyslav; mortis la 21-an de novembro 1971 en Kratonohy apud Hradec Králové) estis ĉeĥa sacerdoto, doktoro de teologio, profesoro, verkisto, eminenta esperantisto.

Li naskiĝis en la familio de teksisto Francisko Filip en Přibyslav. Li jam havis kvar gefratojn - fratojn Venceslao kaj Francisko, fratinojn Karla kaj Maria. Post kvar jaroj ankoraŭ naskiĝis frato Karlo. La infanaĝon li travivis en Přibyslav, kie li trapasis la bazan lernejon. Poste li estis akceptita al gimnazio en Prago, kiun li finis per abiturienta ekzameno kun bonega rezulto en la jaro 1931. En Hradec Králové li studis en teologia porpastra seminario kaj en la jaro 1936 li sacerdotiĝis. La solenan primican Sanktan Meson li celebris en sia naskiĝurbo Přibyslav.

Li komencis kiel kapelano en Jičín. Poste unu jaron li estis administratoro en paroĥo Nová Ves nad Popelkou. Unu jaron li estis kapelano en Kutná Hora kaj fine dum ses jaroj li estis profesoro en gimnazio kaj porinstruista instituto ankaŭ en Kutná Hora. Tie li instruis religion, historion kaj latinan lingvon. Unu jaron li instruis en gimnazio en Dvůr Králové, unu jaron en gimnazio en Jičín kaj tri jarojn en gimnazio en Náchod.

En la jaro 1950, post komenco de rigora politika tendenco de komunista ideologio kaj eduko de la homo en moderna kaj laŭdire scienca ekkono de la vivo kaj mondo, estis al li malpermesita pedagogia agado kaj permesita nur la agado en animzorgado. Kvin jarojn li estis animzorganto en naska Přibyslav, kvar monatojn en Veliš, kvar jarojn en Chleny, kvar jarojn en Letohrad kaj naŭ jarojn en Kratonohy apud Hradec Králové, kie li forpasis.

Jan Filip kiel gimnaziano verkanta vortaron
Pligrandigu
Jan Filip kiel gimnaziano verkanta vortaron

Jam kiel 9-jara knabo kun granda talento, li ellernis internacian lingvon Esperanto. En la 13-a jaraĝo li komencis verki Grandan Esperanta-Ĉeĥan Vortaron, ĉar en Ĉeĥio nenio tia ĝis nun estis eldonita. Post tri jaroj li finis ĝian kompiladon (kun helpo de sia frato Karel Filip) kaj malgraŭ tio, ke ĝis ĝia eldono ankoraŭ forpasis du jaroj, li iĝis la plej juna vortaristo en la mondo. Liaj Esperanta-Ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta Vortaroj estis trifoje eldonitaj kaj dufoje estis eldonitaj la ĉeĥaj popolaj kantoj, tradukitaj de li en Esperanton. Dum liaj studjaroj en gimnazio en Prago, la internacia asocio de esperantistoj proklamis konkurson de la plej bela poemo pri la Virgulino Maria en Esperanto. La unua premio en la konkurso estis intence nur simbola, sed belega: bukedo da blankaj rozoj, kiun devus la venkinto meti al piedoj de statuo de la Virgulino Maria en Lurdo. Ceteraj premioj estis objektecaj. La unuan premion por la plej bela poemo gajnis juna ĉeĥa studento de Praga gimnazio - Johano Filip. Malgraŭ tio, ke li mem ne vizitis Lurdon, ĉar la lernejo lin ne liberigis, lian bukedon de blankaj rozoj al la piedoj de la Virgulino Maria en Lurdo metis du reprezentantoj de klubo de katolikaj esperantistoj, lia nomo ne estis neita kaj tiel la nomon de ĉeĥa esperantisto Johano Filip baldaŭ konis tuta esperantista mondo. En la jaro 1968 lin en Kratonohy vizitis svisa esperantistino kaj tradukistino Madlen Welsh, por ke ŝi persone interkonatiĝu kun eminenta esperantisto, aŭtoro de grandaj vortaroj kaj de multaj esperantlingvaj libroj. Tiutempe en Svislando estis eldonitaj kaj surscenigitaj liaj teatraĵoj: La Turo Inter Nuboj kaj Fino de la Mondo. Por junaj katolikaj esperantistoj li tradukis en la jaro 1970 multajn ritmajn religiajn kantojn, kiujn oni kantadis en la tendaroj en Herbortice.

Lian tombon en Přibyslav ornamas statuo de la Virgulino Maria - la persona donaco de belgaj esperantistoj. En Belgio al tiu statuo de la Virgulino Maria oni diras: Sankta Virgulino de la Malriĉuloj. Pli poste li mem vizitis multajn landojn, kie liaj prelegoj en Esperanto pri Ĉeĥio vekis grandan atenton ĉe la aŭskultantaro. Por prelegoj en Belgio, Nederlando kaj Britio li eĉ ricevis specialan dankon flanke de ĉeĥaj ŝtataj oficejoj.

Krom Esperanto li praktike regis kelkajn fremdajn lingvojn, en kiujn li tradukis siajn poemojn, rakontojn kaj teatraĵojn. Krome el multaj aliaj lingvoj li konis fundamentojn por siaj studceloj.

Liaj poemoj aperadis dum jardekoj en plej diversaj Esperantaj gazetoj. Li verkis kelkajn broŝurojn, gvidis kursojn en ĵurnaloj kaj en la ĉeĥa lingvo li verkis 14 teatraĵojn.

[redaktu] Originalaj verkoj

  • Fino de la Mondo (dramo, muzikigita)
  • La Turo inter Nuboj (teatraĵo)
  • Kantareto (du eldonoj, popolaj kaj religiaj kantoj)
  • Velký slovník esperantsko-český
  • Velký slovník česko-esperantský
  • Mezinárodní řeč a katolíci
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com