Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
James Hutton - Vikipedio

James Hutton

El Vikipedio

James HUTTON (naskiĝis la 3-an de junio 1726 en Edinburgh, mortis la 26-an de marto 1797 en Edinburgh) estis skota natursciencisto, konata kiel la kreinto de la moderna geologia scienco.

Li studis kemion kaj medicinon, unue en sia naskiĝurbo kaj ekde 1747 en Parizo. En la jaro 1749 li doktoriĝis en la nederlanda urbo Lejdeno, poste li reiris al Britio. Dum la sekvantaj jaroj li faris migradojn tra Anglio, Skotlando, Nederlando kaj Francio, li okupiĝis pri agrikulturo kaj pli kaj pli dediĉis sin al geologiaj kaj mineralogiaj temoj.

Plej grandajn meritojn James Hutton gajnis per siaj tersciencaj esploroj. Li ekzemple eltrovis, ke la tero estas multe pli aĝa ol ĝis tiam supozata, kaj li pruvis tion laŭ la ekzemplo de antikvaj konstruaĵoj, kiuj travivis plurajn jarmilojn. Li estis reprezentanto de la plutonismo kaj de la aktualismo. Nuntempe li estas rigardata kiel unu el la fondintoj de la moderna geologio.

Hutton staris kontraŭ la skoloj de katastrofismo kaj neptunismo, kiuj diris, ke la Tero estas ŝanĝita per grandaj katastrofoj -- ekzemple, la Diluvo de Noah. Hutton anstataŭe kredis, ke la Tero estas ŝanĝita per multaj malgrandaj, ordinaraj ŝanĝoj -- ekzemple, per la ĉiutaga ago de vento kaj akvo. Ĉi tiu vidpunkto grave influis Darvinon, kiam li pensis pri la evoluo de vivo sur la tero: Darvino serĉis la kaŭzon de evoluo ne en iu ajn rara, granda okazo, sed en la ordinaraj okazoj de sia mondo.

Hutton mem estis terure teda verkisto. Pro tio, preskaŭ neniu legis lian ĉefan verkon, "Theory of the Earth" ("Teorio de la Tero"), kaj apenaŭ iu el tiuj, kiuj tamen legis ĝin, povis kompreni ĝin. Eĉ Charles Lyell konfesis, ke li ne sukcesis finlegi ĝin. Feliĉe, Hutton havis bonan amikon, John Playfair, kiu ne nur komprenis la ideojn de Hutton, sed ankaŭ estis bona verkisto. Post la morto de Hutton, Playfair en 1802 aŭdacis eldoni sian verkon "Illustrations of the Huttonian Theory of the Earth" ("Ilustraĵoj de la Huttona teorio de la Tero"), kiu sukcese klarigis, kion Hutton provis diri.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com