Jóhannes úr Kötlum
El Vikipedio
Jóhannes úr Kötlum (1899-1972) estis unu el la plej produktivaj islandaj poetoj en la 20-a jarcento. Liaj multaj poemlibroj enhavas poemojn de multaj ĝenroj: lirikajn, rakontajn, kaj sociajn. Dum granda parto de sia longa kariero kiel poeto Jóhannes estis intime ligita al la islanda poezia tradicio, tamen li forlasis la tradiciajn regulojn de regulaj rimo kaj aliteracio en la poemaro Sjödægra 1955 kaj en du postaj poemlibroj. En tiuj libroj Jóhannes renovigis sian poezian stilon kaj kreis novan dimension en sia verkado, tamen ĉiam fidela al la sociaj kaj la popolpoeziaj temoj de siaj antaŭaj libroj.
[redaktu] En esperanto aperis
- Tereco (Jarðerni), poemo, en La Tradukisto, dudeksepa numero, 12. novembro 1997, en traduko de Baldur Ragnarsson.