Inteligenta dezajno
El Vikipedio
Inteligenta Dezajno (ID) estas movado/kredo, kiu kontraŭstaras la evoluismon. La movado ekestis precipe en Usono ekde 1990.
La movado asertas, ke en biologia ĉelo estas tiom da inteligentaj mekanismoj, kiuj estas perfekte konformigitaj, ke "la hazarda evoluo" ne povis kaŭzi tion. Ili vidas en la naturo 'inteligentan desegnon', kiu iam estas kreita de iu ekstera forto.
Ofte kredantoj je ID komparas la genetikajn informojn de vivantaj estaĵoj kun softvaro, kiun uzas komputiloj por funkciigi programojn. Komputilo sen softvaro estas morta aĵo kaj ĉelo sen bona genetika kodo estas ankaŭ senutila. Ili opinias, ke estas "supera forto", kiu verkis la softvaron de la genoj, sed ne volas diri, pri kiu aŭ kio temas, ĉar laŭ ili ne ekzistas sciencaj metodoj por tion esplori. Tiel ili deklaras opinion, kiu kontraŭas sin mem: ili malaprobas la evoluisman teorion, sed enkondukas alternativon nekontroleban en praktiko.
[redaktu] Enkonduko en Usono
Estis provoj en Usono anstataŭi la instruadon pri evoluismo per instruado pri Inteligenta Dezajno. Usona federacia juĝisto John Jones, kiu traktis la proceson de gepatroj kontraŭ lerneja sistemo de Dover (Pensilvanio), publikigis sian decidon, ke la enkonduko de la tiel-nomata Inteligenta Dezajno (ID) en sciencaj kursoj estas establigo de religio, kiu kontraŭas la unuan aldonon al la usona konstitucio. Sciencistoj laŭdas la decidon, kiu donis definitivan baton al tiuj, kiuj volas anstataŭigi la instruadon de evolucio per sia religia vidpunkto.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Evolua algoritmo
- Fluganta Spagetmonstro
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Ĉu estas malscience, kredi je Dio? – Atestantoj de Jehovo: Oficiala Retejo de la Watchtower Society (Gardotura Societo, [1]). La retejo havas ĉi tiun artikolon en naŭ lingvoj, sed ne esperante. Ligiloj en la respektivaj lingvoj estas sur la alilingvaj vikipediaj artikoloj pri tiu ĉi temo.