Hungara runoskribo
El Vikipedio
La hungara runoskribo estas la (hungare rovásírás ~ĉizoskribo, noĉoskribo) praa skribo de hungaraj sikuloj, kiuj uzas la latinan abocon por skribi hungarajn notojn. La nomo venas pro la simileco al la ĝermanaj runoj, sed ekzistas nenia parenceco inter la du alfabetoj.
Oni trovis hungarajn runojn senescepte en Transilvanio, uzis tiun ĉi skribmanieron la t.n. sikuloj (montaraj hungaroj en Transilvanio). La plej unuaj skriboj restis kompreneble gravuritaj sur malmola surfaco kiel sur muro de kirkoj. Antaŭ la 16-a jarcento restis nur nomoj skribitaj per tiu metodo. La hungarajn runojn oni skribis de dekstro al maldekstro.
La hungaraj runoj estas verŝajne parencaj al Orĥon-runoj, kiuj estis skribitaj tienreene, t. e. la skribdirekto ŝanĝiĝas je vicoj.
La disvastiĝo kaj uzo de hungara runoskribo estas politike apogitaj far ekstremdekstruloj en Hungario.
'
[redaktu] Eksteraj ligoj
- hungare kaj angle pri la hungara runoskribo
- aboco de la hungara runoskribo
- detale pri la hungara (sikula) runoskribo / ankaŭ angle/ kelkaj pensoj de la paĝo estas pridisputitaj en sciencaj rondoj
- Detala prezento angle