Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Huculoj - Vikipedio

Huculoj

El Vikipedio

Huculojhucanoj estas etno en la nordaj Karpatoj, sur la teritorio de Bukovino dividita inter Rumanio kaj Ukrainio.

Sed la fakuloj avertas pri la diferenco inter du etnaj grupoj: hucana kaj rutena. Genetike, la hucanoj estas posteuloj de kumanoj, kiuj instaliĝis en la nordaj Karpatoj en la 11-a jarcento. La tatara grupo estis asimilita de la rutenoj kaj rumanoj, kaj ties lingvaĵo ege influiĝis de la rutena, branĉo el ukraina lingvo. Ukrainigita, la huc-dialekto ensorbis ankaŭ vortojn de la rumana lingvaĵo sekve de la kunloĝado de du etnoj dum jarcentoj. "Hucan" aŭ "hucul" estas misformoj de la nomo gucun, kiun atribuis al si tieaj kumanoj.

En 1775 la aŭstria censo registris 6000 hucanojn. Nuntempe ili formas vilaĝan loĝantaron en dudek loĝlokoj el rumana Bukoveno, sed pro la misa enlistigo de la censistoj, ne estas konata la preciza kvanto da rutenoj, ukrainoj kaj hucanoj. Dum sia historio Bukoveno apartenis jen al Rumanio, jen al Aŭstrio-Hungario, al UkrainioSovetio. Inter 1774 kaj [1918]], la tuta provinco troviĝis sub administrado de aŭstroj kaj ukrainoj, de 1918 ĝis 1940 ĝi revenis al Rumanio, de 1940 ĝis 1991 fortenis la nordan parton stalinisma Sovetio, kaj nun ĝi estas dividita inter Rumanio kaj Ukrainio. La huclingvaĵo enplektis en si elementojn el la ukraina, pola, germana (de cipceroj), hebrea (judgermana) lingvaĵoj, sed post la dua mondmilito estis submetita al rusigo. En Rumanio oni permesis al lernantoj hucanaj studi ankaŭ la ukrainan, kiun ili nur komprenas; sed nek parolis nek parolas eĉ en ties renkontiĝoj kun parencoj el ukraina Bukoveno. Skribe ili ne povas esprimi sin, tial ili uzas la rumanan lingvon; se ili tamen provas praktiki sian lingvaĵon, la hucanoj uzas latinan alfabeton! Post kleriĝo en mezgradaj kaj altiernejoj, rumanaj huclingvanoj daŭrigas komuniki kun siaj parencoj, samlokanoj per la hejma dialekto - dialekto en kiu ili neniam esprimas ian kulturformon, escepte de la kantaro, kiun ja konservas maljunuloj. Post politika malstreĉiĝo la hucanoj ĉiusemajne vizitas unu la aliajn en la du Bukovenoj. Amuze estas aŭskulti kiel ili strebas kompreniĝi per vortoj el ukraina, rusa kaj rumana vorttrezoroj.

En la ĉefurbo de rumana Bukoveno malfermis sin antaŭ tri jaroj pedagogia lernejo kun kleriĝo ankaŭ en la ukraina lingvo. Sed gepatroj hucanaj plendas ke instruo en la ukraina lingvo ŝarĝas la lernejan programon por iliaj idoj.

[redaktu] Huc-identeco

Tri elementoj kontribuas al tiu ĉi gento ian identecon: la danco Huculka, la hucul-ĉevalo kaj la antikva ortodoksa kalendaro. Tradician kostumon la hucanoj senpolvigas okaze de la interetnaj festivaloj, kiun ili devas serĉi ĉar malmultaj ekzempleroj ankoraŭ troviĝas ĉe maljunuloj kaj en muzeoj.

Loĝinte grandparte sur altaĵoj de Karpatoj hucula familio transportas la necesaĵojn hejmen helpe de ĉevalo kiu portas la nomon de la etno. Por rajdkonkursoj oni bredas ĝin en la bukovena ĉevalbredejo Luĉina.

Konfesie la hucanoj estas ortodoksoj sed la plimulto uzas por siaj kristanaj festotagoj la antikvan kalendaron, pri kiu Eŭropo rezignis en 1924. Ligita al kristanaj kutimoj estas la ovopentrado dum la fasta periodo de Pasko, spirita kaj komerca okupo plenumata en tuta Bukoveno. La hucul-ovopentraĵoj diferencas de la rumanaj per kampo ruĝriĉa. La turistoj vizitontaj Bukovenon dum tiu periodo nepre ricevos donace tiujn ovojn.


Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.
Pligrandigu
Pligrandigu


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.redmonkee.com/Galleries/G13image01.html
•  http://membres.lycos.fr/bucovine
•  http://www.maramures.de/Huzulen/Seiten/index.html
•  http://virtuelleschuledeutsch.at/literatur3/pic_huzulen.htm
•  http://hutzul.googlepages.com/
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com