Hinterhermsdorf
El Vikipedio
La vilaĝo Hinterhermsdorf situas ĉe la orienta rando de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Meze tra la vilaĝo tiriĝas la limo inter elba grejso kaj luzacia granito.
[redaktu] Turismo
Vidindaĵoj en la vilaĝo
En Hinterhermsdorf staras 62 domo de la tipo Umgebindehaus (germane, prononcu: umgebindehaŭs), tio estas specifa trabfaka konstruaĵo karakteriza por multaj vilaĝoj de orienta Ercmontaro, Elba Grejsmontaro kaj Supra Luzacio. En unu el ili estas muzeo kun historia loĝoĉambro de arbara laboristo (germane: Waldarbeiterstube).
Ĉirkaŭaĵo
- Supra kaj malsupra kluzo (teknikaj monumentoj)
- valo de rojo Weißbach
- ravino de rivereto Kirnitzsch (prononcu: kir'niĉ)