Gustave Flaubert
El Vikipedio
Gustave FLAUBERT (naskiĝis la 12-an de decembro, 1821, mortis la 8-an de majo, 1880) estis franca verkisto.
Li naskiĝis en Rouen. En sia verkado li daŭre ŝanceliĝas inter romantikismo kaj realismo, respegulante per tio ankaŭ sian propran internan malakordon. Ofte li estas konsiderata kiel la plej granda stilisto.
Al lia amikaro apartenis verkistoj kiaj George Sand, Guy de Maupassant, Edmond De Goncourt kaj Jules De Goncourt. Flaubert mortis en Croisset.
Flaubert estis filo de kirurgo, sed li mem studis juron en Parizo, tamen pro epilepsiaj atakoj li ne finis la studadon. Post la morto de la patro en 1846 li vivis kun la patrino kaj nevino en Rouen, poste li translokiĝis al la proksima Croisset kaj dediĉis sin plene al la literaturo. Li laboris tre malrapide, strebante pri plej perfekta stilo, tial liaj verkoj ne estas multaj, sed majstraj.
[redaktu] Listo de verkoj:
- Madame Bovary (1857, Sinjorino Bovary)
- Salammbo (1862, Salambo)
- L’education sentimentale (1869, Sentimentala edukado)
- La Tentation De Saint Antoine (1874, La tentado de Sankta Antonio)
- Trois contes (1877, Tri rakontoj: Simpla koro; Herodiasa; La legendo de Sankta Juliano Helpema)
- Bouvard et Pécuchet (fragmento, eld. 1881, Bouvard kaj Pécuchet)
Pri Gustave FLAUBERT, Jean-Paul Sartre verkis L'idiot de la Famille (1972)
Laŭ liaj verkoj estis filmitaj ĉ. 25 filmoj (Madame Bovary 10-foje, Bouvard et Pécuchet 3-foje, Salambo 2-foje).
[redaktu] En Esperanto aperis
Simpla koro; Herodiasa (du noveloj) / Trad.: L. BOURGOIS ; P. COMBOT. – Paris, 1989
La legendo de Sankta Juliano Helpema / Trad.: Hector Hodler. – Paris : UFE, 1990