Gotou Mituo
El Vikipedio
GOTOU Mituo naskiĝis en 1921 kaj mortis la 25-an de marto 2001 en Tokio) estis dumviva membro, regula ano de Societo Zamenhof.
Granda mecenato de UEA kaj de Japana Esperanto-Instituto, en 1987 li donacis al ĉi tiuj 30 resp. 20 milionojn da japanaj enoj, kaj en 2000, inspirite de Kampanjo 2000, po ĉ. 900 mil eŭrojn. Tro modeste, li skribis al ni ke tio "estas nenio alia ol kompensaĵo de multjara neaktiveco".