Japana Esperanto-Instituto
El Vikipedio
Japana Esperanto-Instituto (JEI, 日本エスペラント学会 [nihon esuperanto gakkai]) estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. En 1919, ĝin fondis ĉefe Osaka Kenzi. En 1926, ĝi akiris al si la kvalifikon de fondusa jura persono. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĵuku-kvartalo. Ĝi eldonas gazeton "La Revuo Orienta".