Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Georges Lagrange - Vikipedio

Georges Lagrange

El Vikipedio

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-verkisto > Georges LAGRANGE < Franca esperantisto


Georges LAGRANGE
Pligrandigu
Georges LAGRANGE

Georges Lagrange (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1928, mortis la 30-an de aprilo 2004), esperantiĝis en 1947, tradukisto (de teatraĵoj de kanzonoj kaj de aliaj verkoj), verkisto de poezio, de teatraĵoj, de noveloj kaj de (krim-)romanoj sub pseŭdonimo Serĝo Elgo, membro de FEI, akademiano, kunlaboranto de PIV 2002, kunrespondeculo de Kvinpetalo.

Enhavo

[redaktu] Biografio

[redaktu] Infaneco

George Lagrange naskiĝis en Gagny (antaŭurbo de Parizo) kiel filo de René Lagrange, tajloro (1891 - 1946) kaj de Madeleine Ducharne, vestpurigistino (1892 - 1968). La patro venis el vinprodukta regiono Yonne kaj pro malbonaj ekonomiaj kondiĉoj en sia vilaĝo aliris Parizon kiam junulo. Tie li ekmetilernis pan- kaj kuk-faradon. Dum sia metilernado li falis en kellukon kaj de tiam havis kriplan kruron kiu malhelpis lin dum sia tuta vivo. Li sentis sin malbela ne aminda viro kaj restis longe fraŭlo. Dum la Unua mondmilito li estis mobilizita kaj kudradis militistajn vestojn, ĉar tiu laboro estis farebla malgraŭ lia kripleco. La patrino naskiĝis en Parizo en ateista familio, kie klerigo estis gravega valoro. Ŝia fratino estis instruistino kaj neniam edziniĝis. Ŝi mem edziniĝis malfrue kun sento, ke geedzeco povas malfacile esti tiel sukcesa kiel tiu de ŝiaj gepatroj. René kaj Madeleine renkontiĝis do tiam, kiam ili estis preskaŭ kvardek-jaraj, dum sindikata mitingo, kie ili ĉiu siaflanke reprezentis sian metion. Ili geedziĝis, ĉar Madeleine volis fondi familion. La paro ŝajne neniam bone funkciis. Georgo do kreskis kiel sola filo de kverelemaj gepatroj, kiuj vivadis en malfacilaj ekonomikaj kondiĉoj. La patro plej ofte estis senlabora, kaj la patrino klopodis krei propran personan entreprenon, sed tiu preskaŭ ĉiam estis bankrotonta. Dum la dua mondmilito, la patro ektrovis klientojn, kiuj petis lin ripari siajn kostumojn. Je la fino de la milito, la patro ekesperis prosperon dank'al kreskanta klientaro, sed tiam lia malsana kruro infektiĝis, kaj li mortis pro gangreno. René Lagrange estis klera memedukito, kiu studegis la historion de la socia movado : en la gazetoj legitaj de sia patro Georgo ekscios pri Esperanto, pri kiu li ege interesiĝos poste.

[redaktu] Profesia vivo

Georgo, kiu estis sukcesa lernejano, ekmetilernis kiel lignaĵisto, sed lin trafis okulmalsano, pro kiu li perdis la vidkapablon de unu okulo kaj la duonon de la vidkapablo de la alia. Timante ke li fariĝos tute blinda li do eklernis metion kiun oni povas plufari eĉ blinda : pianoagordadon. Li do estis piano-agordisto kaj -riparisto ĝis emeritiĝo konstante en la pariza regiono, sinsekve dungita salajrulo (en Saint-Germain-en-Laye), memstara laboristo (en Parizo kaj poste en Saint-Brice kaj Groslay), ano de laborista kooperativo kiun li provis lanĉi sed kiu rapide fiaskis, mastro de persona entrepreneto kun ĝis dek gedungitoj, fine asociano en kolektiva entrepreno (la lastaj en Groslay sub nomo "Pianos 95"). En la lastaj jaroj de sia profesia vivo li ankaŭ instruis pianoagordadon en metilernejo en Le Mans (Sarthe).

[redaktu] Esperantisto

Georges Lagrange preleganta
Pligrandigu
Georges Lagrange preleganta

Georgo same kiel liaj gepatroj manlaboradis dum sia tuta vivo kvankam li sentis sin intelektulo kiu strebis al intelekta aktivado. Tion li trovis kun esperanto por kiu li laboregis kiel ŝatokupo krom sia laboro, kaj plentempe post emeritiĝo. Li jam ekkonis iom da esperanto de sia patro kiu legadis progesemajn gazetojn socialismajn, anarkiismajn kaj pacismajn. Li eklernis ĝin sola per libroj kaj miregis ke la unuaj parolantoj kiujn li aŭdis en la pariza esperanto-medio tute ne prononcas kiel estis klarigite en la libroj. Li frue ektradukadis gravajn verkojn de la franca al esperanto kiel ekzemple tragediojn de Jean Racine (Andromaka, Fedra). En la kabaredo Tri koboldoj gvidita de Raymond Schwartz li konatiĝis kun Erika Frieß, filino de germana esperantisto Heinrich Frieß (1901 - 1971, kiu partoprenis la ata-ita kverelon kaj verkis eseon pri ĝi). Li edziĝis al Erika en 1953 kaj la paro naskos tri filojn : Patrick en 1954, Bernard en 1955, Arno en 1956. La filoj estis edukitaj kiel denaskaj esperanto-parolantoj : Georgo iniciatis ke hejme unu semajnon el du esperanto estu parolata kaj la alian la franca. La familio instaliĝis en Saint-Brice-sous-Forêt (Val d'Oise) en 1956 en domo konstruita de la geavoj Ducharne de Georgo. En la jaroj 60-aj Georgo tre aktivis por SAT kaj SAT-Amikaro estante ekzemple dum jaroj ĉefredaktoro de la SAT-Amikara gazeto. Ĉirkaŭ la jaro 1976 la geedza paro eksinkis, Georgo disiĝis de Erika kaj li ektravivis iom kaosajn jarojn dum kiuj li montriĝis tre pesimisma. Tion oni povas konstati en la verkoj de tiuj jaroj, precipe pesimismaj poemoj subskribitaj S. Elgo. Samtempe li ekaktivis kadre de TESPA kiu fakte naskiĝis ĉirkaŭ la projekto surscenigi la tragedion Andromaka, kio eblis dank'al dinamismo de Solen'. De 1976 ĝis la jaroj 80-aj li do partoprenis la vivon de TESPA, tradukante, kunrolante. En la samaj jaroj li forte kunlaboris kun Ĵak Lepŭil', Jo-Petro Danvy kaj Serge Sire kaj en La Kancerkliniko, kaj en La ruza kruĉo kaj tradukante kanzonojn kiujn Ĵak kantis.

[redaktu] Kvinpetalo

Li poste renkontis Suzanne Bourot kaj partoprenis en la fondo de Kvinpetalo estrata de SYM (Societo Yvonne Martinot). Post emeritiĝo li povis dediĉi multe da tempo al esperanto gvidante la esperanto-centron Kvinpetalo, verkante romanojn, tradukante, partoprenante en multaj lingvaj taskoj (kiaj ekzemple revizio de PIV2).

[redaktu] Bibliografio

[redaktu] Tradukitaj verkoj :

[redaktu] Teatraĵoj :

  • Andromaka Jean Racine Trad. G. Lagrange. Parizo, 1988. 72p. 21cm. Klasika dramo inspirita de la helena mitologio.
  • Fedra Jean Racine Trad. G. Lagrange. Paris, 1991. 76p. 21cm. Klasika versa dramo, pri helena temo.
  • La Forpasinto Edvardo kaj Agripina René de Obaldia Trad. G. Lagrange. Parizo, 1984. 23p. 21cm.
  • Hernani Victor Hugo. Trad. G. Lagrange. Paris, 1997. 104p. 21cm. La plej fama, epok-fara dramo de la aŭtoro, inaŭguro de la romantikismo en teatro.
  • La Justuloj de Albert Camus
  • La Kalva Kantistino de Eugène Ionesco
  • Fatomaŝino de Ĵan Kokto'/Jean Cocteau. Trad. Georgo Lagranĝ'. Pizo (Italujo), 1979. 128p. 21 cm. Originala titolo: "La machine infernale".
  • Ĉu Dio Bojas ? de François Boyer
  • La Evento de Guy Foissy
  • La Vespera Vartantino de René de Obaldia

[redaktu] Kanzonoj :

  • Jacques Yvart kantas Georges Brassens Trad. M. Redoulez, B. Legeay, C. Piron, G. Lagrange, R. Bernard. Donneville, 1998. Ses kanzonoj de fama franca poeto-kantisto. 20 min. Kolekto 2000.
  • In-spir' Morice Benin en Esperanto. Morice Benin Trad. G. Lagrange, R. Haveman, B. Legeay k.a. Donneville, 2001. Antologio el la verkaro de franca kanzonisto konata pro dudeko da diskoj kun progresemaj tekstoj.

[redaktu] Aliaj tradukoj

  • La Homo kiu defiis Babelon. Ludoviko Lazaro Zamenhof. René Centassi, Henri Masson Trad. Georges Lagrange kaj Philippe Combot. Antaŭparolo de L.Ch. Zaleski-Zamenhof. Paris, 2001. 293p. 22cm. Biografio de Zamenhof, kun multaj informoj pri la frua evoluo de la E-movado.
  • Alilingvaj erotikaj poeziaĵoj verkitaj de G. Waringhien en alial lingvoj (ol Esperanto), inter kiuj, kelkaj en la franca, ne jam eldonitaj, tradukitaj en Eo de M. DucGoninaz kaj Georges Lagrange. Bildoj de S. Sire. Eldonis La Kancerkliniko, 2003.

[redaktu] Originalaj verkoj :

[redaktu] Krimromanoj kaj noveloj:

  • Ŝia lasta poŝtkarto Romano. Serĝo Elgo. Vieno, 1988, 2002 (2a eld). 200p. 23cm. Subita kaj mistera malapero de junulino naskas tradician krimromanon. Recenzo
  • La Nokto de la ezoko Serĝo Elgo. Prilly, 1992. 171p. 20cm. Krimromano. Kio okazis tiun nokton de 1944 ? Ĉu dramo ? Ĉu amromano ? Recenzo
  • La Floroj de l' krepusko Serĝo Elgo. Prilly, 1995. 168p. 21cm. Krimromano: inspektoro Kramer enketas pri junaj teroristoj. Recenzo
  • La Paneo kaj aliaj noveloj Serĝo Elgo. Vieno, 1998. 159p. 23cm. Dek du rakontoj de la konata aŭtoro krimromana. Recenzo
  • Surklifa Serĝo Elgo. Vieno, 2000. 214p. 23cm. Misteraj okazaĵoj en eksterurba izolita vilao. Recenzo

[redaktu] Teatraĵoj :

  • La skolto (publike ludita)
  • La forfuĝo (publike ludita)
  • La ruĝaj formikoj
  • La Ursino
  • Inna
  • Anton'
  • La Nigra Pudelo

[redaktu] Poezioj

Georges Lagrange aperigis multajn poeziojn sub pseudonimo S. Elgo en diversaj gazetoj (Kulisoj internaciaj, La Kancerkliniko, Literatura Foiro, La Nica literatura vivo, ktp. )

[redaktu] Aliaj verkoj :

  • Proverbaro Franca-Esperanta L. Bourgois, G. Lagrange. Beauville, 1991. 76p. 21cm. Alfabetigitaj proverboj kaj esprimoj. Ilus..
  • La Rejnoro bildrakonto de S.Sire, kun tekstoj de G. Lagrange, adaptita de la Wagner-opero. Aperis felietone en La Kancerkliniko (n-oj: 12-17). Albumo ne jam eldonita.

[redaktu] Partopreno en spektakloj :

[redaktu] Teatraĵoj (kun TESPA):

[redaktu] Filmo :

  • La Verd-stelulo Sciencfikcia filmo. Reĝisoris Francisko Randin. Dialogoj de Johán Valano; kun Rolfo, G. Lagrange, L. Dovat. Scenaro de Dan Nir. Lausanne, 1996. Eksterteranoj lernas Esperanton por komuniki kun homoj. 30 min. PAL, NTSC.

[redaktu] Ekstera ligo

• http://esperanto.net/literaturo/autor/lagrange.html Originala literaturo en esperanto
•  Paĝoj pri Georges Lagrange
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com