Frankenŝtejno
El Vikipedio
"Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo" estas la esperantigo de "Frankenstein, or The Modern Prometheus", titolo de sciencfikcia romano de Mary Shelley. La verko estis skribita 1816 en svislanda vilao, laŭ instigo de George Byron, kaj publikigita unuan fojon 1818 en Londono - anonime; la nomo de la verkinto de la antaŭparolo, Percy Bysshe Shelley (edzo de la verkistino), tamen aperis, kaj multaj unue kredis ke li verkis la tutan libron; pli disvastiĝis la versio de la reviziita tria eldono el la jaro 1831.
Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.
La romano rakontas pri la juna doktoro Victor Frankenstein el Ĝenevo. Dum studado en la Universitato de Ingolstadt en Bavario li kreas homon kunmetante kadavrerojn kaj poste sukcesas vivigi la tiel konstruitan estulon.
Pro la influo de la postaj filmoj multaj homoj uzas la nomon por la "monstro" mem, kiu en la libro tute ne havas nomon. Tiu ribelas kaj mortigas interalie la fraton kaj la fianĉinon de la esploristo. Tamen la artefarita kvazaŭhomo dum la tuta agotempo de la romano troviĝas en stato de nescio kaj malfeliĉo. Vane postulinte respondecon kaj subtenon flanke de la kreinto la estulo malespere reagas per agresoj, ne celas mortigi Frankenstein, sed igi lin senti la mem spertitajn doloron kaj solecon.
Multaj usonaj filmoj translokigas la okazintaĵojn al Transilvanio, regiono eĉ ne menciita en la libro.
Shelley , kiu tiam nomiĝis Wollstonecraft Shelley, transprenis la nomon Frankenstein de burgo en la ĉirkaŭaĵo de Darmstadt.
La postaj libroj de Mary Shelley estis longtempe publikigitaj anonime "de la verkisto de Frankenstein", ĉar post la morto de ŝia edzo ŝi iĝis ekonomie dependa de sia tre konservativa bopatro, kiu strikte malpermesis al ŝi publike agi sub la nomo Shelley.
La romano estas de kelkaj rigardata kiel la unua verko de sciencofikcio; rakontoj pri artefaritaj homoj ja ekzistis antaŭe, sed ĉifoje aldoniĝis konekso al la naturscienco.