Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Francisco Mejía - Vikipedio

Francisco Mejía

El Vikipedio

Francisco Mejía (pron.: Francisko Meĥia) estis grava kolombia fotisto naskita en 1899 en urbeto Copacabana (pron.: Kopakabana), proksime al Medellín, kaj mortinta en 1979 en ĉi-lasta urbo.

Lia patro estis laboristo en minejoj, sed ankaŭ iufoje estis urbestro de Copacabana. Kiam malbonigita ekonomia situacio puŝis la familion vojaĝi al Medellín, la patrino starigis fabriketon de ĉapeloj kaj servon de vestaĵlavado. Kiel junulo, li vojaĝis al la nacia ĉefurbo Bogoto kun la celo studi inĝenierikon, sed novaj ekonomiaj malfacilaĵoj devigis lin reveni al sia hejmo en 1917. Li haltis sian studadon por helpi sian familion, kaj por tio li laboris kiel leterportisto kaj helpanta desegnisto. Ĉi-lasta okupo helpis lin disvolvi sian kritiktaksan rigardadon pri arkitekturaj temoj. Poste (1917-1918) li laboris kun Oscar Duperly, de kompanio "Oduperly", la plej konata fotografia kompanio en la lando, kie li enamiĝis kun fotografio kaj lernadis pri ĝi. Tie li laboris kiel fotisto sed ankaŭ plenumadis administrajn taskojn.

En la jaroj 1922 kaj 1923, jam la revuo Sábado ("Sabato"), tiame piblikigita en Medellín, aperigas fotojn de pluraj lokaj fotistoj, inter ili Francisco Mejía. Ankaŭ, en la libro Monografía de Medellín, publikigita far sinjoro José Gaviria Toro, aperis fotoj far Francisco Mejía, kune kun aliaj far Oscar Duperly.

Tiutempe li ŝatis promeni tra la urbo kaj foti nur por sia persona plezuro. Tamen, la kolektitaj fotoj estis ŝatataj de amikoj kiuj komencis konsideri lin bona fotisto, proponi aĉeton de la fotoj kaj komisii al li fotadon foje. Do li vidis la eblecon dediĉigi profesie al fotografio.

Dancistino "Kira", Medellín, 1940Foto far Francisco Mejía
Pligrandigu
Dancistino "Kira", Medellín, 1940
Foto far Francisco Mejía

Li malfermis propran fotoatelieron en 1928. La unua sidejo estis proksima al tiame grava teatrejo en la urbo, kaj pro tio lia produktado enhavas relative multajn portretojn de artistoj, aktoroj, ... homoj de la teatra mondo.

Ĉirkaŭ la jaro 1934, Francisco Mejía aĉetas parton el la fotoekipajoj de alia grava kolombia fotisto, Benjamín de la Calle (1869-1934).

En aŭgusto de 1935 okazis en la Medellín kristisma evento: "Eŭkaristia Kongreso", kaj Francisco Mejía estis nomumata oficiala fotisto de la evento, pri kio li produktas albumon kaj kolekton de poŝtkartoj kolorigitaj far li mem.

Kiel -tiame nova- diferencigo kompare kun aliaj fotistoj, li emfazis la fotadon por entreprenoj kaj industrioj.

En la jaro 1943, eldonejo Bedout, tiame grava kolombia eldonejo (jam neekzistanta), publikigis fotoalbumon pri la urbo titolita Álbum Gráfico de Medellín, kun fotoj far Francisco Mejía. La libro estis tiel sukcesa ke la eldonejo faris novan eldonon en 1944, aldonante 40 pliajn fotojn pri lokaj turismaj vidindaĵoj, industriejoj, arkitekturo kaj komercejoj.

En 1958, post la morto de alia grava fotisto, Rafael Mesa (1875-1958), granda parto el ties fotoarkivo de negativoj, registritaj inter 1930 kaj 1955, estis akirata far Francisco Mejía.

En cigarfabriko, Medellín, 1932Foto far Francisco Mejía
Pligrandigu
En cigarfabriko, Medellín, 1932
Foto far Francisco Mejía

Nuntempe la verko de Francisco Mejía estas precipe interesa kiel dokumentaro pri la socio, arkitekturo kaj disvolviĝo de la urbo Medellín inter 1930 kaj 1970. La kolekto konservita de fotoj far Fancisco Mejía ehhavas proksimume 7000 negativojn registritaj -laŭ la teknikaj eblecoj de ĉiu epoko- en vitro, nitrato de celulozo kaj acetato de celulozo. La kolekto estas nuntempe prizorgata, kaj laŭokaze ekspoziciata, far la Fondaĵo Antjokia por Sociaj Studoj (hispanligva mallongigo: FAES), post donaco farita de la vidvino kaj gefiloj de Francisco Mejía en 1984. En novembro de 1999 la kolekto de FAES eniris kiel pruntaĵo en la Biblioteko Publika Piloto de Medellín por Latinameriko, kie ĝi formas parton de la Centro de Vida Memoro de Medellín

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com