Fagacoj
El Vikipedio
?Fago-familio | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Quercus ilex subsp. rotundifolia
|
||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
Castanea - Kaŝtanarboj |
La specioj de la familio Fagacoj estas arboj aŭ arbedoj. La masklaj floroj staras en amento aŭ an kapeto, la femalaj floroj po 1-3 stras ĉirkaŭante kun hipofolioj. La frukto estas nomata glano (kiu estas tipo de nukso), kiun ĉirkaŭas la kupulo, evoluanta el la hipofolioj kaj flora akso.
La arbospecioj de tiu ĉi planta familio estas tre gravaj por la arbarkulturo en la norda kontinenta zono. Tiuj ĉi arboj formis en la mezepoko grandajn arbarojn en Eŭropo, kiuj dum la industriiĝo iom post iom malgrandiĝis. Ĉar tiuj arboj (kverko, fago) maturiĝas por hakado post longa (hom)tempo, tiel ili estas tre valoraj. La netuŝitajn, naturajn arbarojn oni rezervas en naturprotektejoj.
Floroformulo: P4-7A4-7 kaj P(3-6)G(3 aŭ 6)
- fago
- kaŝtanujo (produkto kaŝtano)
- kverko
- korkokverko
- ileksa kverko Quercus ilex
- tigfrukta kverkoQuercus robur
- tigfolia kverko / rokokverko Quercus petraea
- muska kverko Quercus cerris
- lanuga kverko Quercus pubescens
- ruĝa kverko Quercus rubra
Vidu ankaŭ: hipokaŝtanacoj