Ekslibriso
El Vikipedio
ekslibriso estas libretikedo, kiu surhavas la nomon de la posedanto de la libro kaj la tekston ekslibriso, aŭ latine ex libris tio estas el la libroj de.... oni gluas ĝin plejofte malantaŭ la unuan kovrilon de la libro, aŭ eventuale sur iun el la komencaj paĝoj.
Enhavo |
[redaktu] historio
la plej fruaj ekslibrisoj estas el aŭstrio kaj germanio en la 1400aj jaroj. en la 1800aj jaroj ili populariĝis tra eŭropo, oni kolektis ilin, studis ilin kaj publikigis traktaĵojn pri la temo.
[redaktu] farado kaj aspekto
originalan ekslibrison faras artisto, plejofte gravuristo, kaj la etikedojn oni produktas per diversaj presprocedoj. ĝenerale artisto faras ekslibrison laŭ mendo. kelkfoje li proponas ĝin spontane al iu famulo.
ekslibrisoj ofte surhavas portreton, insignon, aŭ iun simbolon de la posedanto, de lia profesio aŭ de ŝatokupo lia.
ekslibriso estas presita, skribita, kaligrafiita aŭ desegnita sur papero aŭ aliaj materialoj. ofte ekslibriso estas vera artaĵo, multkolora kaj lerte farita. kelkaj homoj volas havi plurajn ekslibrisojn, kiujn ili gluas en libroj laŭ ties temoj, ekzemple unu por beletraĵoj, unu por sciencaj libroj ktp.
[redaktu] kolektado
ekslibriskolektistoj havas naciajn kaj internacian asociojn. al la kongresoj venas ankaŭ ankaŭ kelkaj artistoj, kiuj reklamas kaj vendas siajn artaĵojn.
la valoro de ekslibrisoj dependas de diversaj punktoj, ofte de personaj opinioj kaj voloj. markoj malnovaj kaj de famuloj estas pli valoraj. ligno- kaj ŝtalgravuraĵo estas pli valoraj ol serigrafio kaj ofseto, tio signifas, ke se iu volas akiri iun lignogravuraĵmarkon li devas doni eble multajn serigrafmarkojn interŝanĝe.
[redaktu] esperantaj ekslibrisoj
la du mondmilitoj perdigis multon da esperantaj materialoj enhavantaj ekslibrisojn de fruaj esperantistoj. konataj estas ekslibrisoj de:
- kaloĉajo kaj ada csiszár
- katrin demény
- olavi kantele
- ...
[redaktu] eksteraj ligiloj
- http://www.fisae.org/ retejo de fisae, federaĵo internacia de societoj de ekslibrisŝatantoj [de] [en] [fr]
- http://www.kolumbus.fi/veli.hamalainen/Exlibris.htm - retejo de veli hämäläinen pri esperantaj ekslibrisoj [eo]