Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj
El Vikipedio
Eŭropa buroo por malpli uzataj lingvoj (EBMUL) (angle: European Bureau for Lesser Used Languages (EBLUL), france: Bureau européen des langues les moins répandues (BELMR)) estas sendependa neŝtata organizo financata de la Eŭropa Komisiono kiu celas konservi kaj antaŭenigi malpli uzatajn aŭtoktonajn lingvojn de la Eŭropa Unio.
La Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj estis kreita fare de la iniciato de la Eŭropa Parlamento en 1982. EBMUL havas siajn sidejojn en Bruselo kaj Dublino.