Dumao
El Vikipedio
Dumao (ruse Ду́ма [duma]: penso) signifas ĝenerale konsilanta asembleo, ekzemple urba konsilantaro. De 1906 ĝis 1917 kaj denove ekde 1993 nomo de la parlamento de Rusia federacio. Ankaŭ ekster Rusio (ekzemple en Ukrainio) la vorto eniris analogan uzon. La nuna rusa dumao estas (same kiel estis la historia rilate al la caro) en ne tre forta pozicio kompare kun la prezidento. Laŭ la konstitucio de 1993 en la dumaon elektiĝas 450 deputitoj; duono per listo, duono rekte. Ĉiu civitano de la Rusa federacio, havanta 21 jarojn aŭ pli, povas esti elektita por 4-jara ofica periodo.