Covasna (urbo)
El Vikipedio
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi apartigan paĝon: Covasna
Covasna (urbo) (hungare: Kovászna (város)) estas urbo refriŝigeja kaj baneja en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de la Montaro Triseĝoj laŭ la rivereto Covasna oriente de Sfântu Gheorghe en alteco de 600 m supermarnivelo. Apartenas al ĝi administre Voineşti. En 1910 ĝi havis 5 451 loĝantojn (hungaroj); en 1992 12 064 (66% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1548. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Ĝi fariĝis urbo en 1952. Tie funkcias la plej grava korkuraciga malsanulejo de Rumanio.
[redaktu] Famaj personoj
- Vilmos Hankó (1854-1923), esploristo pri mineralakvoj
- László Kádár (1908-1989), geografo
- Rózsa Ignácz (1909-1979), hungara verkisto
- Irma Brósz (1911-1976), pentristo, grafikisto
- Ernő Fábián, (1934-2001) filozofo
- József Gazda (1936), hungara verkisto, artkritikisto
- Ella Gazdáné Olosz (Teliu, 3-a de januaro 1937 - Covasna, 7-a de februaro 1993) tekstilartisto.
- Attila Zágoni (1945), hungara verkisto