Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Clue - Vikipedio

Clue

El Vikipedio

Cluedo ([KLUdoŭ] en Britio) (aŭ Clue [klu] en Usono) estas tabulludo, kiu temas pri murdomistero. La angla titolo signifas "indico" aŭ "spuro". Cluedo unue eldoniĝis de Waddington Games, Britio, en 1948. Nun usona firmao Hasbro eldonas ĝin, post kiam Hasbro akiris la usonan firmaon Parker Brothers, kiu originale produktis la ludon.

Enhavo

[redaktu] Resumo

La mapo prezentas anglan kamparan domegon, kun diversaj ĉambroj. Ĉiu ludanto regas personon, kiu estas gasto en la domo, kies posedanto Dr. Black ([blek], Doktoro Nigro) estis murdita (Mr. Boddy = Sinjoro Korpo en usona versio).

La ludantoj provas solvi la murdon. La solvo konsistas el tri elementoj: Suspektato, Armilo, kaj Ĉambro.

[redaktu] Enhavoj

  • Reguloj
  • Tabulo, kun kradaĵo kvadrata por trakti la iradon de la personoj
  • Ses koloraj peonoj (pecoj), kiuj reprezentas la suspektatojn
  • Armiloj
  • Kartoj kun bildoj de la elementoj (suspektatoj, armiloj, ĉambroj)

[redaktu] La suspektatoj

  • ruĝa Miss Scarlett (Fraŭlino Skarlato)
  • purpura Professor Plum (Profesoro Pruno)
  • flava Colonel Mustard (Kolonelo Mustardo)
  • verda Rev. Green (Pastro Verdo) (Sinjoro Verdo en la antaŭ-2002a versio en Usono)
  • blanka Mrs. White (Sinjorino Blanko)
  • blua Mrs. Peacock (Sinjorino Pavo)

[redaktu] La murdaj armiloj

La murdaj armiloj
Pligrandigu
La murdaj armiloj
  • Ŝnuro
  • Plumba tubo
  • Tranĉilo
  • Tenajlo (boltilo en nordamerika versio)
  • Kandelingo
  • Revolvero
  • Veneno (aldonita por 50-a datreveno de la ludo)

[redaktu] La ĉambroj

Estas naŭ ĉambroj, kie la murdo povis okazi.

Studejo Halo Sidĉambro
Librejo Manĝoĉambro
Bilardĉambro
Konservatorio Balĉambro Kuirejo

[redaktu] Ludado

Komence, oni hazarde sekrete enmetas po unu el ĉiuj tri specoj de elementkartoj en specialan koverton, kiu reprezentas la verajn suspektaton, armilon, kaj ĉambron. Oni dividas la aliajn kartojn inter la ludantoj, do ĉiu ludanto scias kelkajn informojn pri la kazo.

Tiam laŭvice ludantoj movas la pecon (laŭ ĵetkubo) sur la mapo kaj, se oni eniras novan ĉambron, faras "sugeston". La sugesto konsistas el triopo de suspektato, armilo, ĉambro (kiu devas esti la ĉambro ĵusenirita). Ekzemple, "Mi sugestas, ke Sinjorino Blanko uzis la Ŝnuron en la Librejo." La sekva ludanto devas montri unu el tiuj kartoj al la sugestanto; se li havas neniujn el la tri elementoj, la postsekva ludanto devas, ktp, ĝis unu ludanto montris elementon, aŭ ĉiuj ludantoj diris, ke ili ne havas la kartojn.

Finfine, iu ludanto havos sufiĉan informon por Akuzi. Li anoncas sian Akuzon (ludanto, armilo, ĉambro) kaj sekrete ekzamenas la enhavojn de la speciala koverto. Se li pravas, li gajnas la ludon. Se li eraras, li malgajnas kaj ne plu ludas.

[redaktu] Legaco

[redaktu] Filmo

Estas komedia filmo bazita sur la tabulludo. La filmo kuriozas, ĉar ĝi aperis en teatroj kun kelkaj malsamaj finoj.

[redaktu] Televido

Estis du televidaj ludprogramoj bazita sur la tabulludo. Inter 1990 kaj 1993 estis brita versio, kaj inter 1992 kaj 1993 estis aŭstralia versio.

[redaktu] Aliaj ludoj

Estas multaj aliaj versioj de Clue

  • Clue Master Detective 1998 aldonas pliajn suspektatojn, armilojn kaj ĉambrojn.
  • Clue Jr estas malsimila, pli simpla versio por infanoj. Oni serĉas perditajn ludilojn anstataŭ solvi murdmisteron.
  • Multaj versioj kun temo de popularaj televidprogramoj kaj filmoj ekzistas, ekzemple Simpsons, Star Wars, Lord of the Rings
  • Clue: The Great Museum Caper estas malsimila ol la originala. Unu ludanto estas ŝtelisto, kiu iras nevideble tra muzeo, por ŝteli pentraĵojn kaj eskapi. La aliaj ludantoj provas trovi kaj kapti lin. Plej bonas, se la grupo ludas plurfoje, por ke ĉiu ludanto rolu la ŝteliston; tiam la gajnanto estas tiu, kiuj eskapis kun la plej multaj pentraĵoj.

[redaktu] Libroj

Eldonejo Scholastic eldonis 18 amuzajn infanlibrojn inter 1992 kaj 1997 pri Clue.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com