Cerebedoj
El Vikipedio
La Cerebedoj (Coerebidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj kun la sola genro Cerebo (Coereba) kaj la sola specio Coereba flaveola, kvankam estas necerto ĉu tiu enordigo estas korekta, pro kio oni uzas la formulon Genus Coereba Incertae sedis.
La Coereba flaveola, angle „Bananaquit“, troviĝas en tropika Sudameriko norden ĝis Maksikio kaj la Karibaj insuloj. Ĝi estas malofta vizitanto de Florido, Usono.
La Cerebo estas tre malgranda birdo atinganta meznombran longecon de 11 centimetroj. Ĝi havas sveltan, kurban bekon, adaptitan por preni nektaron el floroj. Kelkfoje ĝi traboras florojn de flanke, prenante la nektaron sen poleni la planton. Ĝi ne kapablas ŝvebi kiel Kolibro kaj ĉiam devas eksidi dum manĝo. Ĝi ankaŭ maĝas fruktojn kaj insektojn. Ĝi ofte vizitas ĝardenojn kaj povas fariĝi tre malsovaĝa.
La supraj partoj estas malhele griza kun nigra krono de la kapo kaj flavaj malsupraj partoj kaj trunko. La Cerebo havas atentofrapan blankan strekon je la okuloj. Seksoj estas samkoloraj.
Sur Grenado kaj Sankta Vincento la plej multaj Cereboj havas nigran Plumaron, kiu indikas diverĝon disde aliaj karibaj populacioj.
La birdo konstruas globoforman neston kun enirejo tra flanka truo. Ĝi metas gis tri ovojn.
[redaktu] eksteraj alligoj
- Ŝablono:IUCN2006 La tie indikita datumbazo enhavas klarigon, kial tiu specio ne estas en danĝero.