Burt Lancaster
El Vikipedio
Burt LANCASTER, plennome: Burton Stephen LANCASTER (naskiĝis la 2-an de novembro, 1913, mortis la 21-an de oktobro, 1994) estis usona aktoro.
Lancaster naskiĝis en Nov-Jorko. Kvankam la iama akrobato neniam studis aktoradon, li tamen fariĝis unu el la plej grandaj steluloj de Hollywood dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Komence ofte vidata en la rolo de sentima aventurulo, li poste ankaŭ brilis en karakteraj roloj. Li ankaŭ filmis en Italio sub la direktoreco de Luchino Visconti.
Burt Lancaster mortis en Losanĝeleso.
[redaktu] Listo de filmoj:
- The Killers (1946)
- Sorry, Wrong Number 1948)
- The Crimson Pirate (1952)
- Come Back, Little Sheba (1952)
- From Here to Eternity (1953)
- The Rose Tattoo (1955)
- The Rainmaker (1956)
- Trapeze (1956)
- Sweet Smell of Success (1957)
- Elmer Gantry (1960, Oskaro-premiita en 1961)
- The Unforgiven (1960)
- Judgement at Nuremberg (1961)
- The Young Savages (1961)
- Birdman of Alcatraz (1962)
- A Child is Waiting (1963)
- Atlantic City (1979)
- Local Hero (1982)
- The Osterman Weekend (1983)
- Field of Dreams (1989)