Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Birdomigrado - Vikipedio

Birdomigrado

El Vikipedio

Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn aŭ/kaj gramatikajn aŭ/kaj strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.
migrantaj gruoj
Pligrandigu
migrantaj gruoj

La birdoj estas unu el la plej moviĝemaj kaj diversmaniere moviĝantaj estaĵoj de la animalaro. Ili okupas la tutan teron, ili troviĝas sur la grundo, en arbetoj, sur la arboj, leviĝas ĝis 10-kilometra alto, vivas en lagoj, riveroj kaj maroj ekde la polusoj ĝis la ekvatoro, en la tundroj kaj en la sekaj dezertoj.


[redaktu] Kiel migrantaj birdoj orientiĝas ?

La orientiĝo estas formo de sinteno, reago al la influo de la medio, en kia la birdo vivas. Tial la sinteno dependas de la aĝo de la birdo, de la matureco de sensaj organoj. Estas idoj, kiuj ne vidas tuj post la eloviĝo, aliaj malbone aŭdas. La birdeto, simile al la homido, lernas uzi siajn sensorganojn kaj per tiuj ĝi ekkonas konience sian proksiman medion, kaj poste laŭgrade la malpliproksiman kaj fine la foran mediojn. La birdeto ellernas, kiel kaŝi sin, kiel forkuri kaj forflugi de la malamikoj. En tio al ĝi helpas la gepatroj, la gefratoj kaj ofte la samspeciuloj. Ĝi ellernas distingi la signalojn de aliaj birdoj, signalojn de iliaj statoj kaj fartoj ktp. Sed la birdoj povas percepti nur tiujn signalojn por kiuj ili havas sensorganojn.

Krom la lernado la birdoj, simile al aliaj bestoj, havas instinktojn, denaskajn proprecojn helpantajn en la orientiĝo. La unua kaj plej grava instinkto estas la kaŝiĝo, kiam okazas io nekutima neatendita en la medio. Ofta instinkto estas la forlaso de la nesto kun la idoj en la tempo de danĝero. Grava instinkto ĉe la anasedoj kaj aliaj estas la denaska naĝkapablo. Multaj birdoj sen lernado ekkonas la flugantajn rabobirdojn, aŭ iliajn konturojn. Iuj birdoj timas la nigrajn objektojn, aliaj la grandajn kaj moviĝantajn. Sed la instinkto de la timo estas forviŝebla. Sur tio ĉi baziĝas la dresado de la bestoj. Do, la orientiĝo de birdoj en siaj habitatoj (habitato estas la loko kiun la besto okupas por sia vivo) estas lernita kaj instinkta. En tio ĉi ili distingas la objektojn vivantajn kaj nevivantajn. Ili distingas la lokojn de tiuj objektoj en la spaco. Ĝenerale la birdo tuj rimarkas ŝanĝiĝojn en sia habitato. De tio ĝi fariĝas nervoza, gardema kaj nur post tio, se ĝi alkutimiĝis al la nova situacio, ĝi rekvietiĝas.

En la orientiĝo de la birdoj, krom ĝia habitato, grandan rolon ludas la geografiaj diferencoj de la vivloko. Ili observas la montojn kaj valojn, riverojn, lagojn, kampojn ktp. La loko kaj rilato de tiuj ĉi diferencoj de la pejzaĝo estas la fiksitaj punktoj por la orientigo. Antaŭ la migrado la birdoj flugas pli kaj pli alten kaj de tie ili observas la ĉirkaŭaĵon. Sed ne nur la objektoj de la habitato, sed la ĉielo havas grandan signifon en la orientiĝo de la birdoj. Ili distingas la Sunon, Lunon, la direktojn de la ĉielo ne nur tagmeze, sed dum la tuta tago. Birdoj, nokte migrantaj, konas la stelojn kaj stelgrupojn, konstelaciojn. Estas birdoj, kiuj bone sentas la ultraviolajn radiojn tra la dikaj tavoloj de nubaro. Tiuj ĉi birdoj migras tage. La nokte migrantaj orientiĝas helpe de la stelaro. Eksperimentoj per artefarita ĉielo certigis, ke la birdoj konas la stelaron de la ĉielo. Ili senerare distingas la sezonajn diferencojn de la ĉielo. Kiel la birdoj navigadas dum la migrado? La respondo al tiu ĉi demando estas tre komplika. Kio okazigas la migradon? Ĉu fakte ekzistas misteroj de la migrado? Jes, ankoraŭ la scienco ne ĉion malkovris. Sed la scienco montras, ke la misteroj ĉiujare malmultiĝas. Dum la funkcioj de la internaj sekreciaj glandoj ne estis malkovritaj, la misteroj estis pli multaj ol hodiaŭ. La grava puŝaparato de la migrado estas la hipofizo, glando troviĝanta sub la meza parto de la birda cerebro. Informojn el la medio ĝi ricevas per okuloj. La informo estas la kvanto de ultraviolaj radioj. Se la tagoj estas longaj la hipofizo produktas nur malmulte da hormonoj, se la tagoj mallongiĝas la kvanto de la radioj malmultiĝas kaj la hipofizo produktas pli multe da hormonoj. La organismoj de birdoj adaptiĝis al la difinita nivelo, kvanto de la ultraviolaj radioj, se tio ĉi ŝanĝiĝas, la hipofizo ekfunkcias kaj la birdo pretiĝas al la migrado. Ĉe kelke da birdoj, krom la ultraviolaj radioj, en la puŝo de la migriĝo rolas la temperaturo de la medio, la manko de la nutrajo, eĉ la graseco de la birdo. Se la fiziologia stato de la birdo estas preta al la ekmigro, tiu nepre okazas. Se iuj el la birdoj ne ekmigras pro ia kaŭzo, ili danĝerigas sian vivon. Birdoj, kiuj ne sekvis la komandon de la naturo selektiĝis kaj ne partoprenis plu en la vivo de la specio. Nur tiuj, kiuj adaptiĝis al la aliformiĝintaj cirkonstancoj, daŭrigas la vivon de la specio. Tial estiĝis la instinktoj kaj tiel ni komprenas ilin. La kaŭzoj de la migrado estas determinaj en la historio de la evoluo de la konkreta birdspecio. Ili havas multdek-milionjarajn radikojn. Dum tiu tempodaŭro la klimato de la Tero multfoje ŝanĝiĝis. Multmiloj da specioj de birdoj formortis, sed la nunaj estas produktoj de multmilionjara evoluo kaj selektiĝo. Tion la scienco jam precize konas kaj malkovris ĝiajn kaŭzojn.

La birdoj ĝenerale sekvas la migrovojojn de siaj prauloj. Kiel ni jam skribis pri tio, la instinktoj estas tre konservativaj kaj ne ĉiam utilaj. La migrovojoj tial pli precize montras la antaŭajn liniojn de la kontinentoj ol la neprajn malplilongajn vojojn al la vintrumado kaj reen. La vorto kompaso tiusence signifas instinkto, de kiu la birdoj estas direktataj. Kiel pluraj instinktoj, la instinktoj de la direktosento iomete dependas de la cirkonstancoj de la konkreta birdo. En Rusio estas disig-linio de la direktoj, el kiu la birdoj migras aŭ okcidenten, aŭ orienten. Por multaj birdoj tiun linion signifas la montaro Uralo. Estas indikoj, laŭ kiuj la birdoj naskiĝintaj en unu nesto, migris kontraŭdirekten. Se la ido miksiĝis kun la migrantoj pasantaj al oriento, ĝi ĉiam migras orienten, aliaj idoj okcidenten. Tio signifas, ke estas specioj vivantaj proksime al la disig-linioj, kiuj havas nur instinkton al la migrado, sed la orientiĝo dum la migrado determinigas nur dum la unua elmigrado. Por la migraj birdoj ĝenerale estas karakteriza la fiksita migradodirekto.

Kiel la birdoj migras? Ilin oni povas disigi al diversaj grupoj, ekzemple: estas

grupe migrantaj,
sola migranta, :tage aŭ
nokte migrantaj, fluge migrantaj,
perpiede irantaj birdoj ktp.

La respondo al la demando, kiel la birdoj orientiĝas, estas tre simpla en la unua grupo, en kiuj la maljunaj birdoj montras la ĝustan vojon al la junaj. Oni povas observi, kiel la anseroj kvazaŭ babilas dum la flugado. Sed aliaj ankaŭ komunikiĝas unu kun aliaj. La sola migranta ĝenerale migradas longtempe kun longaj paŭzoj, kiam ili apenaŭ gastas en la novaj lokoj, ĉiutage pasas nur kelke da kilometroj. Tian migradon oni prave nomas nur kiel oftan ŝanĝadon de la areo. La birdoj migrantaj

tage orientiĝas helpe de la Suno,
la noktaj laŭ la ĉielo kaj steloj (ekzemple Silvioj, pri tio vidu en la artikolo Babila silvio.

La plej komplika estas la orientiĝo de la piedirantaj birdoj. Kiel la birdoj ektrovas sian naskiĝlokon? La maljunaj birdoj dumvoje ekkonas la lokojn, kie ili jam estis. Ili flugas ĝenerale laŭ fiksitaj vojoj. Kiam ili atingas la plej konatajn lokojn, ili serĉas sian areon kaj okupas ĝin. Laŭ indikoj de la ringumado la idoj tre malofte revenas al la naskiĝloko. Ekzemple, el 400 ringumitaj en Hungario idoj de blanka cikonio eĉ unu ne revenis dum tri jaroj al sia naskiĝloko. La resenditaj ringoj alvenis el Turkio kaj el Izrealo. Ekzistas similaj indikoj pri hirundoj. Tiu ĉi fenomeno estas tute komprenebla, ĉar la idoj devas okupi novajn areojn kaj tiamaniere konduki al la disvastiĝo de la specio.

[redaktu] Gravaj literaturaj fontoj

  • BECKER H. 1968: Weitere Versuche über Richtungstendenzen von Lachmöven (Larus ridibundus L.) und Tauben nach Verfrachtung. Zeitschrift f. wiss. Zool., 178., *BOSSONG R. 1980: Birdmigrado kaj ĝiaj misteroj. La Mevo, nr. 44.;
  • CARTHY J. D. 1963; Animal Navigation. Univ. Broks, London.;
  • EMLAN S. T. 1975: The Stellar-Orientation System of Migratory Birds. Scientific American, 233, pp. 102-112.
  • GRIFFIN D. R. 1966: Pereljoti ptic (ruse, Migrado de Ia birdoj), Moskva, eldono: MIR.;
  • ILJIĈOV V. D. 1976: Kolcevanie v izuĉenii migracij ptic fauni SSSR. eld. NAUKA.;
  • KLEINENBERG S. E. (red), 1966: Mehanizmi poljota i orientacii ptic. Moskva eld. NAUKA.;
  • MARTIN H. LINDAUER M. 1973: Orientierung im Erdmagnetfeld. Fortschr. d. Zoologie, 21, 2/3, pp. 210-228.
  • PORTMANN A. 1961: Sensory organs: skin, taste and Olfaction, Eri: Biology and Comparative Physiology of Birds. London.
  • Dr. RÉKÁSI J. 1981: Adatok a gólya (Ciconia ciconia) vonulásához gyűrűzési megfigyelésekkel (Indikoj al la migrado de la blanka cikonio per ringumaj observadoj)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com