Berberaj lingvoj
El Vikipedio
Etnografio > Etno > Semido-Ĥamida Familio > Berbera Grupo
La Berberoj estas grupo de popoloj en Semido-Ĥamida lingvofamilio. La plej multnombraj popoloj de la grupo: Kabiloj, Ŝeluhoj, Tamazigtoj, Rifoj, Tuaregoj.
La berbera lingvo estas foje konsiderata kiel unu lingvo, kiu ankaŭ ricevas la nomon tamazig aŭ tamazight (tamazigto). Plejofte tamen, oni dividas ĝin en pluraj malsamaj lingvoj, kies divido ne estas unueca el literara kaj filologia vidpunktoj.
La nombro de parolantoj estas tre malcerta. Oni kelkfoje mencias la nombron de 4 milionoj en Alĝerio plus aliaj milionoj en Maroko kaj centoj da miloj en aliaj landoj de Norda Afriko.
[redaktu] Ĉefaj popoloj kaj lingvoj
BERBEROJ
- Nomo: [m] amaĥag; [f] Berberes; [r] berberi
- Grupo de nordafrikaj popoloj (tamazigtoj, rifoj, ŝeluhoj, tuaregoj, kabiloj k.a.), ĉefloĝantoj de Nord-Afriko, Centra kaj Okcidenta Sudano; pli ol 11,52 mln (1992).
- Parolas en berbera-libiaj lingvoj.
- Laŭ religio precipe muzulmanoj-sunaistoj.
KABILOJ
- Nomo: [f] Kabyles; [r] kabili
- Popolo de berbera grupo en montaraj regionoj de Norda Alĝerio, 3 mln (1992).
- Lingvo: kabila.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
RIFOJ
- Nomoj: [f] Rif; [r] rifi
- Popolo en Maroko. Kvanto: 1,25 mln (1992).
- Lingvo: rifa.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
ŜELUHOJ
- Nomo: [f] Chleuhs; [r] ŝeluĥi, ŝilĥi
- Berbera tribo en Maroko. Nomadas en la paŝtejoj de Supera Atlaso kaj Anti-Atlaso. Kvanto: ĉ. 2 mln.
- Parolas en berbera-libiaj lingvoj.
- Laŭ religio precipe muzulmanoj-sunaistoj.
TUAREGOJ
- Nomoj: [m] imoŝag; [f] Touareg; [r] tuaregi
- Popolo de berbera grupo en Malio, Niĝero, Burkino, Alĝerio kaj Libio: 1,15 mln (1992), inter ili en Malio pli ol 610 mil Lingvoj: tuaregaj.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.