Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Benito Pérez Galdós - Vikipedio

Benito Pérez Galdós

El Vikipedio

Benito Pérez Galdós (naskiĝis la 10-an de majo, 1843, mortis la 4-an de januaro, 1920) estas la plej grava realisma romanisto de la dua duono de la 19a jarcento en Hispanio.

Enhavo

[redaktu] Vivo

Kvankam naskita en Las Palmas de Gran Canaria, Insularo Kanaria li venis al Madrido por studi Juron, kaj tiu urbo prenis lin tiamaniere ke li tiom priskribis ĝin en siaj romanoj ke ankoraŭ oni nomas "Madrid galdosiano", tio estas galdoseca Madrido al granda parto de tiu urbo, kie okazas la agado de ties romanoj. Li ŝanĝis sian juran dediĉon al legado de la grandaj tiamaj eŭropaj romanistoj, nome Stendhal, Dickens aŭ Dostojevski, sed ankau la Kiĥoton legas pasie kaj uzos poste por sia verkaro.

Li aliĝis al progresisma partio kaj eĉ jam komence de la 20a jarcento deklaris sin respublikano kaj alproksimiĝis al socialistoj. Tamen poste li blindiĝis, malriĉiĝis kaj vivis pene la lastaj jarojn de sia vivo. Liaj malamikoj malhelpis ke li ricevu la premion Nobel. Li mortis en Madrido, ne nur malriĉa, sed ankau kiam jam li estis konsiderata malmoda kaj neprogresema verkisto, post esti verkinta pli ol cento da gravaj romanoj.

[redaktu] Verkoj

- La Naciaj epizodoj estas kvin serioj da historiaj romanoj podek escepte la lasta nefinita kiu enhavas nur ses. Tiuj historiaj romanoj estas klopodo de BPG rekonstrui la estintecon de Hispanio por kompreni ties estantecon. Tiel en la unua serio oni rakontas la komencon de la 19a jarcento kaj la milito de hispanoj kontraŭ francoj kaj Napoleono. La dua serio rakontas la epokon de la unua reĝo de tiu jarcento, nome Ferdinando la 7a. La tria serio priskribas la kontraŭstaron de la reakciuloj, nome karlistoj, kontraŭ la novan burĝan monarkion parlamentan de Isabel la 2a. La kvara serio alvenas ĝis la elreĝigon de tiu ununura reĝino hispana kaj la kvina serio pentras la klopodon por starigi novajn reĝimojn ĝis la veno de la filo de la forigita reĝino. Tiu maltrankvila jarcento estas enmetita en tiu seriaro da romanoj tiamaniere ke en ĉiu serio estas junula ĉefrolulo kiu ĉeestas ĉiun gravan okazaĵon kiel bataloj, politikaj eventoj, ktp. Reala vivo kaj konata historio interplektiĝas en tiuj romanoj. Alimaniere dirite, reala historio kaj fikcia vivo kreata de la verkisto mem BPG.

- La unuaj romanoj estis iom mallertaj kompare kun la postaj. Pli ol sep romanoj estis publikitaj samtempe kun la du unuaj serioj da historiaj romanoj. Ekzemple Doña Perfecta (1876) aŭ "Moŝto Perfektulino" prezentas la kontraŭstaron de junulo moderna kaj progresema kiu alvenas en vilaĝon regita de despotulino. Aliaj romanoj samepokaj prezentas religiajn kontraŭstarojn.

- La dua grupo da romanoj aperis post 1881 kaj inter ili estas la plej gravaj romanoj de BPG sed ankaŭ de la tuta jarcento. Spite la gravecon de multaj romanoj, pli grava ankoraŭ estas la kreado de mondo vere reala ene de la romanoj, kie multas roluloj kiuj aperas en diversaj romanoj kiel veraj personoj. Ekzemple en Fortunata y Jacinta (1886-87) aperas la kontraŭstaron de du virinoj kiuj luktas pro la sama viro, unu de malalta klaso, la alia riĉulino. Tiamaniere BPG atingas la kreadon de socia loĝantaro de la urbo laŭ ĉiuj grupoj: senlaboruloj, maljunulinoj, mezklasuloj ĉefe, ktp. En sia lasta epoko la problemo religia aperas pli kaj pli, la ĉefrolulo estas pli kiĥotecaj kaj la personaro estas pli malaltaklasa.

[redaktu] Aliaj romanoj

  • Gloria (1877)
  • Marianela (1878)
  • La desheredada (1881)
  • Tormento (1884)
  • La de Bringas (1884)
  • Lo prohibido (1884-85)
  • Miau (1888)
  • Nazarín (1895)
  • Misericordia (1897)
    Pligrandigu
Pligrandigu


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://cervantesvirtual.com/bib_autor/Galdos
•  http://www.casamuseoperezgaldos.com
•  http://www.letrascanarias.org/modules/dictionary/detail.php?id=25
•  http://www.shef.ac.uk/gep/urey.html
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com