Baraolt
El Vikipedio
Baraolt (hungare: Barót) estas urbo en Rumanio norde de Braŝovo. En 1910 ĝi havis 2531 loĝantojn (hungaroj); en 1992 6483 (95% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1224. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Háromszék vármegye). Ĝi fariĝis urbo en 1968. Administre apartenas al ĝi: Biborţeni, Bodoş, Căpeni, Micloşoara, Racoşul de Sus.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Dávid Baróti Szabó (1-a de aprilo 1739 - Virt, 22-a de novembro 1819) poeto.
- Mózes Keserű (1801-1874) astronomo.
- Mózes Gaál, verkisto.
- Dávid Fejér (1851 - Gheorgheni, 1916), kuracisto.
- László Incze (14-a de decembro 1928 - ?), historiisto, muzeologo.
- Ede Derzsi (29-a de oktobro 1934), manpilkisto, olimpikano.
- István Berszán (30-a de decembro 1966) literatursciencisto, literaturkritikisto, eseisto.