Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Balenoptero - Vikipedio

Balenoptero

El Vikipedio

?Balenoptero
Konserva statuso: En danĝero[1]

Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Balenopteredoj Balaenoptiidae
Genro: Balaenoptera
Specio: B. physalus
Binoma nomo
Balaenoptera physalus
(Linneus, 1758)
Vivareo de balenopteroj
Vivareo de balenopteroj
Pligrandigu

La dorsnaĝila balenoptero aŭ kutima rorkvalo (Balenoptera physalus) el la ordo de cetacoj kaj familio de balenopteredoj vivas en ĉiuj oceanoj de la terglobo, precipe en la Antarkta Oceano. La spindel-forma balenoptero longas 19-20 metrojn kaj pezas ĉ. 50 tunojn. Ĝiaj okuloj, tre malgrandaj, troviĝas malantaŭe-supre de la buŝanguloj. La du aer-ŝprucigiloj estas sur la dorsa mezlinio antaŭ la okuloj. Ĝiaj dorsa, brusta kaj ventra naĝiloj ĉiuj estas malgrandaj, la dorso estas nigrebruna, tamen la koloro iom post iom blankiĝas ĉe la ventro. Ĉiu balenoptero havas 350-360 bartojn 70-90 cm. longajn.

Somere la balenopteroj naĝas en malvarma maro por serĉi manĝaĵojn kaj vintre naskas idojn en varmeta akvo. Estas interese, ke la balenopteroj de la suda kaj norda hemisferoj neniam kontaktiĝas unu kun alia. Ili vivas arope, moviĝas en grupoj el 10-20 kaj eĉ 100. En la Antarkta Oceano ili manĝas eŭfaŭsiojn (Euphausia) kaj kopepodojn (Copepoda). Sed en la norda Pacifiko ili manĝas haringojn, rubandfiŝojn kaj eĉ sepiojn. Post ĉiu 2-3-minuta malprofunda mergado ili elakviĝas por spiri 5 sekundojn, ŝprucigante nebulan kolonon 6- 10 metrojn altan. Malprofunde merginte sin kelkfoje, ili do enmergiĝas en akvon maksimume 200 metrojn profundan ĉ. 15 minutojn. Ili estas la plej rapidmovaj inter la bartocetacoj (Mysticeti),ili povas naĝi 20 marmejlojn ĉiuhore. Vintre ili seksumas en varrneta maro. En la pariĝa tempo femala kaj maskla balenopteroj ĉiam moviĝas en paro. La gravedeco daŭras 11-12 monatojn. La novnaskita balenoptero longas pli o1 6 metrojn, maturiĝas post 8-10 jaroj kaj povas vivi 90-100 jarojn. Ili havas gravan ekonomikan valoron. Pro sia rapida naĝado la balenopteroj estis tre malfacile kapteblaj antaŭ la apero de moderna balenŝipo. En la lastaj 100 jaroj la balen-ĉasado disvolviĝis tre rapide, kio alportis al ili fatalaon. Antaŭe la proksima maro de Ĉinio abundis je balenopteroj, sed nun ĝi estas malmulte frekventita de ili.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://story.news.yahoo.com/news?tmpl=story2&u=/nm/20050107/sc_nm/spain_whale_dc
•  http://www.redlist.org/search/details.php?species=2478
•  http://www.waarneming.nl/wn.php
•  http://www.waarneming.nl/kaart.php?id=7744


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com