Balaibalano
El Vikipedio
Balaibalano, Balaibalan, Bala-i-Balan aŭ Balaïbalan estas planlingvo kreita de mistikulo Sheik Mohyieddin (kies ekzistado estas disputata) ĉirkaŭ 1500. Balaibalan estis kreita por esti poezia aŭ sankta lingvo, ne simple ĉiutaga lingvo. Ĝi aperis en la medio de sekto harufi.
Balaibalan estas aposteriora lingvo kun multaj vortoj el persa lingvo. Plej eble la gramatiko sekvas la araba lingvo, sed ĝi estas tre influita de turka lingvo.
Balaibalan uzas modifan araban alfabeton. Ĝi havas tri vokalojn: "a", "i" kaj "u".
Oni analizu la nomo de lingvo:
bâl, lingvo (kun longa a)
a, "de"
i "la" (definita artikolo)
bal "revivi, naski"
an (participo)
tiu estas: "La lingvo de l' Revivanto" (Dio?).
Ekzempletoj:
y-asnam ra-y-An: "Gloru Dion!"
yablam rabâl!: "Inventu lingvon!"
Oni diras ke "Balaibalan" estas ankaŭ ĵargono de banditoj en Barato. Oni ne scias se estas rilato.