Badmintono
El Vikipedio
Badmintono – kiu estas la konkursa speco de la konata volanludo - estas sporto, kiu estas ludata per malgranda volano (sporto) kaj po unu badmintonrakedo (iom simila al la tenisrakedo) je persono. Por la ludo bezonatas minimume 2 personoj. Oni do povas tion ludi kiel ĉe teniso kun ĝis 4 personoj en duobla aŭ miksa ludo samtempe. Ludanto transbatas la volanon super la reto al la kontraŭula kampo. Se la kontraŭulo ne sukcesas la volanon rebati antuaŭ ol tiu atingas la grundon, tio gajnigas unu poenton al la batinto, kiu havas la rajton pri ekbato.
Eraro estas, se la volano restas pendanta en la reto troviĝanta meze de la ludkampo aŭ tuŝas la eksterkampon. Ĉe "retorulanta" volano, la ludo daŭras.
La volano ekipitas nur en la konkursa sporto per plumoj; volanoj por libertempo produktiĝas el plasto.
Ĉe para poentostato de la servironto (0, 2, 4...), la ekbato okazas el la dekstra kampoduono (sur la bildo ĝi estas signata sube per "l. Servirkampo"), ĉe nepara poentostato el la maldekstra. La ludanto dum unuopa ludo staras kutime sur la mezlinio, piedon malantaŭ la antaŭa servirlinio. Oni devas bati la "volano"n ĉe serviro al la diagonale-kontraŭsituanta servirkampo. Se la volano ne la konvenan areon tuŝas, oni notas tion kiel fuŝon kaj la kontraŭulo ricevas la ekbatan rajton. Post ĉiu akirita poento, la servirkampo estas ŝanĝata (simile kiel en teniso) kaj konvene ŝanĝiĝas la kontraŭula servirkampo, kien la volano devos tuŝi.
Enhavo |
[redaktu] La ludkampo
La ludkampo aspektas tiel:
[redaktu] Historio
La unuaj mencioj de badmintonludoj estas la grotopentraĵoj en Barato el la tempo de naskiĝo de Kristo. Ankaŭ la aztekoj ludis similan ludon (tie oni ludis per ledaj batiloj). La unua eŭropa versio kaj la unuaj reguloj estis elpensataj en la jaro 1872 far la brita Princo de Beaufort sur bieno Badminton (el tio la nomo).
[redaktu] Badminton-Ligoj
En Germanio ekzistas
- 1. Bundesligo
- 2. Bundesligo Norda kaj Suda
- Regionligo Norda, Okcidenta, Meza, Sudoriente Orienta und Sudoriente Suda
- Superligo NordA, NordB, Meza, Sudokcidenta
kaj lokaj, distriktaj, landaj ligoj
[redaktu] bordomintono
Unu speco de tipa (enĉambra) badmintono estas biĉmintono, ankaŭ konkursa volanludo sur sablo. La ludkampo estas pli malgranda, kiel ĉe tradicia badmintono (3,80m * 12,30m), sed retalto restas la sama 1,55m.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.intbadfed.org
http://www.worldbadminton.net
http://www.badmintoncentral.com
http://www.worldbadminton.com
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |